Karlo de Aŭstrio-Teŝino
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Karlo de Aŭstrio. |
Arkiduko Karlo de Aŭstrio, Duko de Teschen (germane Erzherzog Carl Ludwig Johann Joseph Laurentius von Österreich, Herzog von Teschen; naskiĝis la 5-an de septembro 1771, mortis la 30-an de aprilo 1847) estis Aŭstra kampomarŝalo, nome la tria filo de la imperiestro Leopoldo la 2-a kaj de lia edzino, María Luisa de Borbón. Li estis ankaŭ la pli juna frato de Francisko la 2-a. Spite esti epilepsia, Karlo atingis respekton kiel komandanto kaj kiel reformisto de la Aŭstria armeo. Li estis konsiderata unu el la plej famaj oponantoj de Napoleono Bonaparte.[1]
Li ekis sian karieron luktante kontraŭ la revoluciaj armeoj de Francio. Frue en la militoj de la Unua Koalicio, li vidis venkon en Neerwinden en 1793, antaŭ esti venkita en Wattignies en 1793 kaj en Fleurus en 1794. En 1796, kiel ĉefo de ĉiuj Aŭstriaj fortoj en la Rejno, Karlo venkis super Jean-Baptiste Jourdan ĉe Amberg kaj Würzburg, kaj poste venkis ĉe Emmendingen kio devigis Jean Victor Marie Moreau retiriĝi tra la Rejno. Post tiuj venkoj estis aliaj ĉe Zuriko, Ostrach, Stockach, kaj Messkirch en 1799. Li reformis la armeojn de Aŭstrio por adopti la principon de armita lando; en 1809, li iris al la Milito de la Kvina Koalicio kaj okazigis la unuan malvenkon al Napoleono en Aspern-Essling, antaŭ suferi malvenkon en la sangelverŝa Batalo de Wagram. Post Wagram, Karlo ne vidis pli gravan agon en la Napoleonaj Militoj.
Kiel milita stratego, kelkaj historiistoj komparas lin al la Duko de Wellington, konservema, prudenta, kaj kompetenta. Karlo estis studobjekto laŭ kontrastoj. Kiel praktikanto, li estis senmakula plenumante komplikon kaj riskajn manovrojn de trupojn en la ardo de la batalo, atinganta brilajn venkojn en la antaŭaĵo de preskaŭ certa malvenko. Kvankam, kiel teoriulo, lia dediĉo al la tereno kaj al la prudento kondukis lian samtempulo, Carl von Clausewitz, al kritiko de rigideco kaj aliro al la geografia strategio. Tiele, li restis inter la panteono de herooj de Aŭstrio de la Francaj Revoluciaj kaj Napoleonaj militoj.
Referencoj
redakti- ↑ Eugene Tarle, Napoleon.
Bibliografio
redakti- Rothenberg, Gunther E. Napoleon's Great Adversary: Archduke Charles and the Austrian Army, 1792-1814. Staplehurst: Spellmount, 1995. ISBN 1873376405