Armand HAMMER (n. 21-an de majo 1898, Novjorko, Usono - m. 10-an de decembro 1990, Los Angeles, Kalifornio) estis usona naftomagnato, entreprenisto kaj artkolektisto. Li estis la sola homo, kiu havis konatecon al Lenin kaj Ronald Reagan.

Armand Hammer
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1898 (1898-05-21)
en Nov-Jorko
Morto 10-an de decembro 1990 (1990-12-10) (92-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo osta kancero
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Kolumbio • Columbia University Vagelos College of Physicians and Surgeons • Morris High School
Familio
Patro Julius Jacob Hammer
Frat(in)o Victor Hammer
Edz(in)o Frances Hammer
Infano Julian Armand Hammer
Okupo
Okupo artkolektanto • entreprenisto • entreprenisto
vdr

Familio redakti

Lia prapraavo, Vladimir, estis konstruisto de militista ŝiparo de cero Nikolao la 1-a. Ties filo ŝanĝis al komercado kun salo, ĝis kiam la deponitan salon ĉe la Kaspia maro forviŝis la akvo. Tiam la familio iĝis senmona, la familio elmigris al Usono.

Lia patro estis kuracisto kaj maldekstrulo, kiu nomis sian filon laŭ inspiro de la simbolo de la socialisma partio "Arm & Hammer".

Komencaj komercistaj jaroj redakti

Kvanakm li studis kuracadon, sed neniam praktikis sian profesion. Kiam lian patron - Julius - oni enprizonigis en 1919 je du jaroj en prizono Sing Sing - pro nepermesita aborto je edzino de rusa diplomato -, la medikamenta uzino de la patro preskaŭ bankrotis. La filo, Armand ekhelpis en la uzino kaj tio sukcesis tiel bone, ke la 12-membra uzino iĝis 1500-membra dum kelkaj jaroj. Antaŭ la diplomitiĝo, li jam kolektis la unuan milionon da USD.

En 1921 li vojaĝis al Sovet-Rusio, por doni kuracistan helpon por viktimoj de la malsatego. Tiam mem Vladimir Iljiĉ Lenin persvadis lin, ke li pli prefere uzu lian negocajn kapablojn. Li estis la unua eksterlandano, kiu ricevis koncesion en la bolŝevika Rusio.

Li ricevis en 1925 koncesion pri la krajono-produktado kaj baldaŭ lia firmao iĝis la plej granda liveranto de malmultekostaj, fidindaj krajonoj en la Sovetunio. Fine de la 1920-aj jaroj, la sovetoj elaĉetis la entreprenajn negocojn kaj Hammer reveturis en 1930 al Usono plene kun pentraĵoj, juvelaĵoj kaj aliaj artaĵoj. Tiuj trezoraĵoj estis pli frue posedaĵoj de la cara familio Romanov, sed la sovetoj suferis je mono tiel vendis ilin.

Ekde la 1930-aj jaroj redakti

En la 1930-aj jaroj, Hammer vendis plimulton de la pentraĵoj kaj komencis bovobredadon, viski-produktadon (kaj barelojn por la viskio).

Ĉar li laciĝis en la negocoj, decidis retiriĝi en 1956, sed amiko persvadis lin financi riskajn boradojn de du naftoputoj en Bakersfield, Kalifornio. La naftoputoj estis en posedaĵoj de la antaŭ-bankrota Occidental Petroleum Corporation. Hammer investis kaj abrupte la putoj elŝprucis nafton. Tiam la investisto kreskigis kapitalan proporcion en Occidental kaj eĉ en 1957 li iĝis ĉefgvidanto kaj ĝenerala direktoro. Je meze de la 1960-aj jaroj, la jara malneta enspezo de la Occidental superis 650 milonojn da usonaj dolaroj. Li ankaŭ ekis profitdonajn naftoentreprenojn en Libio (tiujn oni poste ŝtatproprigis) kaj ankaŭ produktadon de kemiaĵoj, tiel la jara enspezo de Occidental en 1970 superis 2 miliardojn da USD.

Ĉar li havis personajn kaj negocajn kontaktojn kun la sovetoj, en la mildiĝo de la 1970-aj jaroj, Hammer kaj ties entreprenoj havis gvidantan rolon en plilarĝigo de la sovetaj-usonaj komercaj rilatoj.

Li fondis en 1990, en Los Angeles la Armand Hammer Museum of Art and Cultural Center kaj tie li lokigis plimulton de lia kolektaĵaro.

Lia pranepo estas la aktoro Armie Hammer.