Armena Altebenaĵo

(Alidirektita el Armena Plataĵo)

La Armena Altebenaĵo (armene Հայկական լեռնաշխարհ, Hajkakan lernaŝĥarh; ankaŭ konata kiel Armena Ĉirkaŭa Regiono aŭ simple Armenio) estas la plej centra kaj la plej alta el la tri altebenaĵoj, kiuj kune formas la nordan sektoron de Okcidenta Azio.  Komencante de la okcidento, la Armena Altebenaĵo estas limigita per la Anatolia altebenaĵo, Kaŭkazo, la Kura-Aras-ebenaĵo , la Irana Altebenaĵo, kaj Mezopotamio (aŭ Fekunda duonluno). La altebenaĵoj estas dividitaj en okcidentajn kaj orientajn regionojn, difinitajn de la Ararat-Valo kie situas la Monto Ararato. Okcidenta Armenio estas nuntempe nomata orienta Anatolio, kaj orienta Armenio kiel Malgranda Kaŭkazo, kaj historie transkaŭkaza [1].

Armena Altebenaĵo
Regiono
montara sistemo [+]

LandojTurkio, Armenio

Supermara alteco5,165 m [+]
Koordinatoj39° 17′ 1″ N, 43° 22′ 19″ O (mapo)39.2836143.37194Koordinatoj: 39° 17′ 1″ N, 43° 22′ 19″ O (mapo)
Plej alta punktoArarato [+]
Areo400 000 km² (40 000 000 ha) [+]


Armena Altebenaĵo (Turkio)
Armena Altebenaĵo (Turkio)
DEC
Armena Altebenaĵo
Armena Altebenaĵo

Map
Armena Altebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Armenian Highland [+]
vdr
Armena Altebenaĵo apud Masis-Monto.

Dum la Ferepoko , la regiono estis konata per variaĵoj de la nomo Ararat ( Urartu , Uruatri , Uraŝtu ). Poste, la Altebenaĵoj estis konataj kiel Granda Armenio, centra regiono al la historio de la armenoj, kaj unu el la kvar geopolitikaj regionoj asociitaj kun la armenoj, la aliaj tri estantas Malgranda Armenio, Sofeno, kaj Komaĝeno.

La loĝantaro de la regiono estis ĉefe armena dum la plimulto de sia konata historio. Antaŭ la apero de armenaj homoj en historiaj registroj, historiistoj hipotezis, ke la regiono devis esti hejmo de diversaj etnoj, kiuj fariĝis homogenaj kiam la armena lingvo elstaris.  La loĝantaro de la Armenaj Altebenaĵoj ŝajnas havi altnivelan regionan genetikan kontinuecon dum pli ol 6000 jaroj.  Lastatempaj studoj montris ke la armenoj estas indiĝenoj de la Armena Altebenaĵo kaj formas klaran genetikan izolitaĵon en la regiono. La regiono ankaŭ estis loĝita dum Antikvo de malplimultoj kiel asirianoj, kartveloj, grekoj, judoj kaj irananoj. Dum la mezepoko, araboj kaj precipe turkmenoj kaj kurdoj ekloĝis en multegaj partoj de la Armena altebenaĵo. La kristana loĝantaro de la okcidenta duono de la regiono estis ekstermita dum la Armena genocido de 1915, kaj pli malgrandskale, la asiriaj kaj grekaj genocidoj. Hodiaŭ la orienta duono estas ĉefe loĝata de armenoj, azerioj, kaj kartveloj, dum la okcidenta duono estas ĉefe loĝata de azerioj, kurdoj (inkluzive de jezidoj), turkoj kaj zazaoj , kun malplimulto de asirianoj .

La regiono estis administrita por la plimulto de sia konata historio de armena nobelaro kaj ŝtatoj, ĉu ĝi estis kiel parto de tute sendependa armena ŝtato, kiel vasaloj, aŭ kiel parto de eksterlanda ŝtato. Ekde la 1040-aj jaroj, la altebenaĵoj estis sub la regado de diversaj tjurkaj popoloj kaj la Safavida dinastio, kun epokoj da armena aŭtonomio en lokoj kiel ekzemple Arcaĥo. Granda parto de Orienta Armenio, kiu estis regita de la Safavidoj ekde la 16-a jarcento, fariĝis parto de la Rusa Imperio en 1828 kaj poste estis enmetita en Sovetunion, dum granda parto de Okcidenta Armenio estis sub la regado de la Otomana Imperio kaj poste integrigita en Turkio. Hodiaŭ la regiono estas dividita inter Turkio, Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano kaj Irano [2].

Geografio redakti

 
Artos, Van el la insulo Aĥtamar

La Armena Altebenaĵo estas parto de la Alpa-himalaja sistemo, formante parton de la azia teritorio, kiu etendiĝas de la Pontaj Montoj ĝis la Malaja duoninsulo. Ĝia tuta areo estas ĉirkaŭ 400.000 km 2. Historie, la Armena Altebenaĵo estis la scenejo de granda vulkana agado.  Geologie lastatempa vulkanismo sur la areo rezultigis grandajn vulkanajn formaciojn kaj serion de montaraj masivoj kaj tektonika movado formis la tri plej grandajn lagojn en la Altebenaĵo; Lago Sevan, Lago Van kaj Urmijo. La Armena Altebenaĵo riĉas je akvoresursoj.

La centra, aksa ĉeno de armena altebenaĵa krestoj, kurantaj de okcidento al oriento tra okcidenta Armenio, estas nomita la Kontraŭ-Taŭro.  En la okcidento, la Kontraŭ-Taŭro foriras norde de la Centra (Kilikia) Taŭro, kaj, pasante rekte meze de la armena altebenaĵo, paralela al la Orienta (Armena) Taŭro, finiĝas en la oriento ĉe la Ararat-pintoj.

Okcidente situas la Anatolia altebenaĵo, kiu leviĝas malrapide de la malaltebenaĵo marbordo de la Egea Maro kaj konverĝas kun la Armena Altebenaĵo oriente de Kapadokio. La Kaŭkazo etendas sin al la nordoriento de la Armena Plataĵo, kun la Kura rivero formante la orientan limon en la Kura-ebenaĵo. En ĝia sudoriento estas la irana altebenaĵo, kie la alteco falas rapide je proksimume 600 metroj ĝis 1,500 metroj super marnivelo.  Sudokcidente estas Mezopotamio (aŭ Fekunda duonluno).

La plej granda parto de la armena altebenaĵo estas en nuna orienta Anatolio, kaj inkluzivas ankaŭ nordokcidentan Iranon, tutan Armenion, sudan Kartvelion kaj okcidentan Azerbajĝanon.  Ĝiaj nordorientaj partoj ankaŭ estas konataj kiel Malgranda Kaŭkazo, kiu estas centro de armena kulturo.

Historio redakti

 
La naturaj limoj de la Armena Altebenaĵo kaj periferiaj regionoj laŭ H. F. B. Lynch (1901).

Antaŭhistorio redakti

De 4000 ĝis 1000 a.K., iloj kaj aĵetoj el kupro, bronzo kaj fero estis ofte produktitaj en ĉi tiu regiono kaj komercitaj en najbaraj landoj, kie tiuj metaloj estis malpli abundaj. Ĝi ankaŭ tradicie estas akceptata kiel unu el la eblaj lokoj de la legenda Edena Ĝardeno[3].

Antikva epoko redakti

La Armena Altebenaĵo estis nomita la "epicentro de la Ferepoko", ĉar ĝi ŝajnas esti la loko de la unua apero de Ferepoka metalurgio en la malfrua 2-a jarmilo a.K.  En la Frua Ferepoko, la reĝlando Van regis grandan parton de la regiono, ĝis ĝi estis faligita fare de la medoj kaj orontidoj.[4].

En la Epopeo de Gilgameŝ, la lando Aratta estas situigita en geografia spaco, kiu povus priskribi la armenan altebenaĵon. En la Antikva epoko, la loĝantaro kiu vivis en la altebenaĵo estis etne diversa, sed en la aĥemenida periodo (550-330 a.K.), Armen-parolantoj iĝis pli elstaraj ol la ceteraj homgrupoj. Lastatempaj studoj montris ke la armenoj estas indiĝenoj de la Armena Altebenaĵo kaj formas klaran genetikan izolitaĵon en la regiono. Estas signoj de konsiderinda genetika aldonaĵo en la armenoj inter 3000 a.K. kaj 2000 a.K. , ĉi tiuj miksaĵaj datoj ankaŭ koincidas kun la legenda establado de Armenio en 2492 a.K., sed ili malpliiĝas al sensignifaj niveloj ekde 1200 a.K., restante stabilaj ĝis hodiaŭ[5] .

Mezepoko: turkaj kaj persaj konkeroj redakti

 
Armena Altebenaĵo laŭ mapo de Ptolomeo de 1467.

Selĝukaj turkoj unue alvenis en la Armenan Altenaĵon en la 1040-aj jaroj kaj pligrandiĝis okcidenten konkerante teritoriojn kaj loĝante la duoninsulon ĝis fine la Otomana Imperio estis deklarita en 1299. La selĝuka venko en la Batalo de Manzikert enkondukis la plej katastrofajn kvar jarcentojn kaj duono en la historio de Armenio. La plej granda parto de la armena loĝantaro suferspertis senindulgan ruiniĝon, sed Rubeno la 1-a, princo de Armenio, gvidis multajn armenojn kaj forfuĝis al la montoj de la historia regiono ĉe la mediteraneo, Kilikio, kie ili fondis novan princlandon, kiu ne estis en la turka fajra linio[6].

La problemoj de Armenio komenciĝis kun la selĝukoj, sed ankoraŭ pliaj problemoj estis venontaj. En la frua 13-a jarcento, dum diversaj popoloj fuĝis de la progresanta mongola atako, la altebenaĵo denove estis ĝenita per la migrado de la popoloj karlukoj kaj ĥorezmanoj. La mongoloj, kiuj ne distingis inter kristanismo kaj islamo, atingis la altebenaĵojn en 1235. Kun ilia alveno, Armenio iĝis parto de "la Oriento" en sia tuteco por la unua fojo de kiam la teritorio estis dividita dum la bizancaj-sasanidaj militoj. Konsideritaj la posteuloj de la abasidoj, sasanidoj kaj selĝukoj, la mongoloj fine konvertiĝis al islamo kaj establis sian dinastion en Azerbajĝano.

En 1410 la areo estis regata de la tribo kara-kojunloj kiu regis ĝis 1468. La paŝtista kulturo de la turkoj kara-kojunlaj subfosis agrikulturajn praktikojn en Armenio. En 1468, la turkoj ak-kojunloj prenis potencon; ilia regado daŭris ĝis 1502 kiam la safavidoj metis Armenion en iranan regadon. La otomanaj turkoj ne regis la altebenaĵan regionon ĝis 1514, kelkajn jardekojn post kiam la armenoj en la Otomana Imperio ricevis la statuson milio. La altebenaĵoj sub otomanan regadon post la malvenko de la safavidoj ĉe la Batalo de Ĥaldiron. Ili nomumis kurdan tribanon por regi pri la lokaj administraj aferoj de la altebenaĵo. Antaŭ 1516, Otomana Imperio konkeris ĉiujn antaŭajn armenajn landojn, inkluzive Kilikion.

Dum la Klasika Antikva tempo kaj la Mezepoko, dum diversaj jarcentoj, la Armena Altebenaĵo estis interbatalita inter la Irana Partia Imperio, la Sasanida Persa Imperio, la Bizanca Imperio kaj la Araba Kaliflando[7].

Moderna periodo redakti

 
Mapo pri deportadoj kaj masrakroj en Armena Altebenaĵo entreprenitaj de la otomana registaro kontraŭ la armenoj.

De la frua moderna epoko kaj plu, la regiono venis rekte sub safavidan iranan regadon. Peze pribatalitaj dum jarcentoj inter la iranaj safavidoj kaj ĝia granda historia rivalo la Otomana Imperio, kun multaj militoj en la regiono, grandaj partoj de la Altebenaĵo konsistanta el okcidenta Armenio estis finfine konkeritaj fare de la otomanoj en la unua duono de la 17-a jarcento post la otomana-safavida milito (1623–39) kaj la rezultinta Traktato de Zuhab. Orienta Armenio, la alia ĉefa parto de la Altebenaĵo, restis en iranaj manoj ĝis la Traktato de Turkmenĉajo de 1828, kiam ĝi estis cedita al Imperia Rusio[8].

Dum la unua duono de la 19-a jarcento, la otomanaj partoj de la Armena Altebenaĵo konsistanta el Okcidenta Armenio formis la limon de la otomanoj kaj rusaj influkampoj, post kiam ĉi-lasta kompletigis sian konkeron de Kaŭkazio kaj Orienta Armenio malfavore al la kaĝara Irano, post kvar gravaj militoj dum pli ol du jarcentoj kiu perdis siajn teritoriojn de Armenio.

20-a jarcento redakti

La Armena genocido estis la "fizika elimino de la armena popolo kaj plej multaj pruvoj, ke ili iam vivis sur la granda altebenaĵo nomita la Armena Altebenaĵo, al kiu la kriminto baldaŭ atribuis la novan nomon de Orienta Anatolio". Ekde la Armena genocido kaj dispartigo de la Otomana Imperio post la Unua mondmilito, la Altebenaĵo estis la limregiono de Turkio, Irano kaj Sovetunio kaj, ekde la dissolvo de Sovetunio, Armenio kaj partoj de Kartvelio en 1991 kaj Azerbajĝano[9].

Referencoj redakti

  1. (1991) Early Hellenistic coinage : from the accession of Alexander to the Peace of Apamea (336-188 B.C.), ‑a eldono, Kembriĝo: Cambridge University Press, p. 175. ISBN 0521395046.
  2. (2010) Historical dictionary of Armenia, 2‑a eldono, Lanham, MD: Scarecrow Press. ISBN 978-0810874503.
  3. Mesopotamian Trade. Noah's Flood: The Garden of Eden, W. Willcocks, H. Rassam pp. 459-460
  4. Lang, David M. Armenia: Cradle of Civilization. London: George Allen & Unwin, 1970, pp. 50-51, 58-59.
  5. Dowling, Timothy C.. (2014-12-02) Russia at War: From the Mongol Conquest to Afghanistan, Chechnya, and Beyond .... ISBN 9781598849486.
  6. Bryce (Viscount), James Bryce. (2000) The Treatment of Armenians in the Ottoman Empire, 1915-1916: Documents Presented to Viscount Grey of Falloden by Viscount Bryce. Gomidas Institute. ISBN 978-0-9535191-5-6.
  7. Adalian, Rouben Paul. (2010-05-13) Historical Dictionary of Armenia. Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-7450-3.
  8. Holding, Deirdre. (Septembro 2014) Armenia: with Nagorno Karabagh. ISBN 9781841625553.
  9. Peimani, Hooman. (2009) Conflict and Security in Central Asia and the Caucasus. ISBN 9781598840544.

Vidu ankaŭ redakti