Arvydas Juozaitis (naskiĝis la 18-an de aprilo 1956 en Vilno) - litova filozofo, verkisto, sportisto, politika aganto, diplomato.

Arvydas Juozaitis
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1956 (1956-04-18) (67-jaraĝa)
en Vilno
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco LitovioSovetunio vd
Alma mater Universitato Vilno vd
Familio
Patro Jonas Algimantas Juozaitis vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkistoĵurnalistopolitikisto • naĝisto • filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Arvydas Juozaitis devenas de Vilno, kie frekventis mezlernejon. En 1980 finis studojn pri industriekonomiko en Ŝtata Universitato Vilno. En 1986 akiris gradon de la kandidato de filozofiaj sciencoj surbaze de laboraĵo "Subjektyvioji realybė ir istorinis subjektas Vilhelmo Diltėjaus filosofijoje". De 1985 lekciis filozofion en Litova Konservatorio, kaj en la jaroj 1987–2001 laboris en Instituto de Filozofio, Sociologio kaj Juro de la Litovia Akademio de Sciencoj.

En 1988 troviĝis inter membroj de Iniciata Grupo favore al Trakonstruo de "Sąjūdis", ankaŭ kunsidis en Seimas-Konsilio de Sąjūdis. Li redaktis gazeton "Sąjūdžio žinios" ("Sciigoj de Sąjūdis"). En baloto en 1989 sen sukceso pretendis mandaton de parlamentano al Supera Soveto de Sovetunio kadre de "Sąjūdis", malvenkante kun Algirdas Brazauskas, proponitan de Komunisma Partio de Litovio. En 1990 estis inter fondintoj de Litova Asocio de liberalistoj.

Arvydas Juozaitis estis redaktoro de periodaĵoj: "Šiaurės Atėnai" ("Norda Ateno") kaj "Naujoji Romuva" ("Nova Romo"). En la jaroj 2001–2003 konsilis al ĉefministro de Litovio pri klerigado kaj kulturo. En la periodo 2004–2009 estis kultura ataŝeo de ĝenerala konsulejo de Litovio en Kaliningrado. Tiutempe verkis libron "Karalių miestas be karalių" dediĉitan al la historio de Kaliningrado. En 2009 ekloĝis en Latvio. Eklernis la latvan lingvon kaj promocias kunproksimiĝon de la litova kaj latva nacioj, kune kun vivigo de komuna valuto "balta" (baltas, balts). Li planas eldoni libron "Rīgas civilizācija" ("Civilizacio de Rigo").

Li kreis libreton al rok-opero "Veidas ugnyje" dediĉitan al Romas Kalanta.

Arvydas Juozaitis estis plurjara majstro de Litovio kaj Sovetunio pri naĝado. Dum Somera Olimpiko 1976 en Montrealo gajnis bronzan medalon. Li akiris pokalon de Eŭropo en Peskaro (Italio) (1976). En 1988 iĝis kunreaktiviganto de Litova Olimpika Komitato (Lietuvos tautinio olimpinio komitetas, LTOK).

Distingita per Ordeno de Litova Grandduko Gediminas de la 5-a grado. Edziniĝinta, kun du infanoj.

Bibliografio redakti