Aurél Liffa, laŭ hungarlingve kutima nomordo Liffa Aurél estis hungara geologo, mineralogo, altlerneja instruisto, institutestro. Li estis malkovrinto de la hungara kaolino.

Aurél Liffa
Aurél Liffa
Aurél Liffa
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de junio 1872(nun 1872-06-10)
en Hungario Korpona (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 23-an de oktobro 1956
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Memorigilo Aurél Liffa
Okupo
Okupo filozofo
vdr
Memortabulo pri Aurél Liffa

Aurél Liffa[1] naskiĝis la 10-an de junio 1872 en Korpona (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Krupina en Slovakio), li mortis la 23-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aurél Liffa maturiĝis en luterana liceo en Selmecbánya en 1891, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1895. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Than, Béla Lengyel (1844), Vince Wartha, Miksa Hantken, József Sándor Krenner, Sándor Schmidt, Loránd Eötvös. Post siaj studoj li laboris 5 jarojn en Hungara Nacia Muzeo, sed li estis ankaŭ soldato kaj asistanto en la universitato. En 1900 li eklaboris en la geologia instituto, post 6 jaroj li doktoriĝis en la universitato kaj en 1909 li plustudis en Heidelberg. En la sekva jaro li habilitiĝis en Reĝa Universitato palatino József. Li batalis dum la 1-a mondmilito. En 1934 li estis nomumita institutestro, en la sekva jaro li pensiuliĝis. Li kandidatiĝis en 1955. Tiutempe li partoprenis en serĉado de perlitoj. Li ricevis premiojn inter . Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok a ceyloni chrysoberyll kristálytani ismeretéhez (1902)
  • Az Ecsedi-láp agrogeológiai viszonyai (kun aliaj, 1906)
  • Adatok a krassószörényi bányavidék ásványainak kristálytani és chemiai ismeretéhez (kun Kálmán Emszt, 1920)
  • Telkibánya ércelőfordulásának viszonyai (1925)
  • Az Eperjes-Tokaji hegység geológiai felvételének eddigi eredményei s a felvétel ez idő szerinti helyzete (1943)
  • Az ungvárit (klóropál) újabb előfordulása (1947)
  • Telkibánya környékének földtana és kőzettana (1953)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2002)

Fontoj redakti

Referencoj redakti