Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin

Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Volosin Ágoston, ukrainie Авґустин Іванович Волошин, ĉeĥe Augustin Vološin estis hungaria-ĉeĥoslovakiana rusina grek-katolika pastro, politikisto, instruisto.

Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin
Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin
Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de marto 1874(nun 1874-03-17)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Kelecsény
Morto la 19-an de julio 1945
en  Sovetunio Moskvo
Mortokialo korinfarkto
Tombo tombejoj de Olšany
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo politikistopastroinstruisto
vdr

Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin[1] naskiĝis la  17-an de marto 1874(nun 1874-03-17) en Kelecsény (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Keleĉin en Ukrainio), li mortis la 19-an de julio 1945 (laŭ alia informo en 1946) en Moskvo (Sovetunio).

Voloŝin maljune

Biografio redakti

 
Statuo pri Voloŝin en Uĵhorodo

Avgustin Ivanoviĉ Voloŝin studis teologion en Ungvár, krome li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li pastriĝis en 1897 kaj li servis en Ungvár, inter 1900-1917 li instruis en instituto en la sama urbo. Depost disfalo de Aŭstrio-Hungario li komencis politikadi en Užhorod. En 1924 li estis nomumita papa ĉambelano. Inter 1925–1938 li estis parlamenta deputito en Prago, krome ekde 1930 li instruis teologion en Užhorod. En 1938 li estis ministro pri sanaferoj de aŭtonoma regiono loke, en la sekva jaro li estis ĉefministro kaj deklaris sendependecon. Li ankaŭ establis gvardion en:Carpathian Sich, eĉ ankaŭ deportejon. En la sekva tago jam ĉesis la lando, ĉar Hungarlando aneksis la teritorion. Voloŝin rifuĝis al Ĉeĥio, kie li instruis. En 1945 la Ruĝa Armeo tuj arestis lin kaj en Moskvo li mortis en nekonataj cirkonstancoj. En 2002 Ukrainio deklaris lin senpekula kaj heroo de Ukrainio.

Elektitaj verkoj redakti

  • Gyakorlati kis orosz (ruthen) nyelvtan (1907)
  • Magyar abc és olvasókönyv (1907)
  • Kis biblia a görög-katolikus népiskolai alsó osztály számára (1909)
  • Módszeres útmutatás az olvastanító és számoltató géphez (1910)

Memorigiloj redakti

  • memortabuloj, statuoj kaj stratoj en Ukrainio

Fontoj redakti

Referencoj redakti