Bátya (bAtja), kroate Baćino estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kalocsa. La nomo signifas: pli maljuna frato.

Bátya
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6351
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 825  (2023) [+]
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 29′ N, 18° 57′ O (mapo)46.483318.95Koordinatoj: 46° 29′ N, 18° 57′ O (mapo) [+]
Areo 33,86 km² (3 386 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Bátya (Hungario)
Bátya (Hungario)
DEC
Bátya
Bátya
Situo de Bátya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bátya [+]
vdr
Maldikaj akraj kapsikoj, kies produkto karakterizas Bátya

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bátya situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Baja. Troviĝas Kalocsa 8, Baja 38 km-ojn for.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1061 en formo Bacha. Tiam Béla la 1-a donacis la kampojn al abato de Szekszárd. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, sed alvenis kroatoj el la nuna Bosnio. La loĝantoj okupiĝas pri kapsiko. Dum la historio ĉe la Danubo 12 da akvomuelejoj funkciis por kapsiko kaj unusola por tritiko. En 1891 tie funkciis la plej granda muelilo por kapsiko.

Vilaĝservo estas aŭtonomio de kroatoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Bátya naskiĝis ŝlagrokantisto Teri Harangozó.