GY. SZABÓ Béla (sabo), Gyulafehérvári estis rumania hungara grafikisto, pentristo kaj ŝtatpremiito (1952) naskiĝinta en Gyulafehérvár la 26-an de aŭgusto 1905 kaj mortinta en Kluĵo la 30-an de novembro 1985.

Béla Gy. Szabó
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1905 (1905-08-26)
en Alba Iulia
Morto 30-an de novembro 1985 (1985-11-30) (80-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo ilustristografikisto • vidartisto • grafikartisto
vdr

Biografio redakti

La patro de Béla Gy. Szabó estis fervojisto deveninta el Sikullando. En 1927 li akiris diplomon de inĝeniero pri mekaniko en Budapeŝto. En 1931-1933 li estis projektantinĝeniero en Kluĵo de Energia Elektra Fabriko. Siajn kreaĵojn li prezentis unuafoje en 1932 en ekspozicio de Károli Gáspár Társaság. Instigite de Károly Kós li komencis krei lignogravuraĵojn. Inter 1936 kaj 1939 li studis en Budapeŝto en belarta altlernejo. En 1937 li studvojaĝis en Italio, Grekio kaj Bulgario. En 1944 li organizis la grupon de Független Hivatásos Képzőművészek. En 1956 kaj 1957 li faris studvojaĝon en Ĉinujo. En 1972-73 li estis en Meksiko.

Ekspozicioj redakti

  • Kolozsvár, 1934.
  • Ekspozicio de Barabás Miklós Céh, Kolozsvár, 1941-1942.
  • Retroprektiva ekspozicio, Bukareŝto, 1954.
  • Retroprektiva ekspozicio, Budapeŝto, 1966.
  • Vieno, 1969.

Gravuraĵvolumoj redakti

  • Liber miserorum, 1935.
  • Barangolókönyv, 1939.
  • Homokvilág, 1941.
  • 25 fametszet, 1949.
  • Kínai útivázlatok, Bukarest, 1960.
  • Mexikói tél (Bukarest, 1974).
  • Hónapok, 1973.
  • Divina Commedia, 1976.
  • Jelenések könyve, 1978.

Fonto redakti