Béla Uitz
UITZ Béla (uic) estis hungara pentristo, grafikisto naskita en Mehala la 8-an de marto 1887 kaj mortinta en Budapest la 26-an de januaro 1972.
Béla Uitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1887 en Mehala |
Morto | 26-an de januaro 1972 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-20 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1908–1911) Arta Universitato Moholy-Nagy (1907–1908) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto grafikartisto |
Biografio
redaktiBéla Uitz naskiĝis en kamparana familio kun pluraj infanoj. Por tri jaroj li laboris kiel seruristo. En 1907 li lernis en Reĝa Industriarta Lernejo kaj ekde 1908 ĝis 1914 en la belarta altlernejo. En 1914 li vojaĝis Italujon. En 1916 en Kecskemét per sia virinportreto gajnis ormedalon. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko oni arestis lin. En 1920 li elmigris Vienon. En 1921 li vojaĝis Moskvon kaj ekde oktobro 1924 por du jaroj li laboris en Francujo. Ekde oktobro 1926 li vivis denove en Sovetunio. En 1938 laŭ eltrovitaj kulpigoj oni arestis lin. Post unu jaro li returnis en Moskvon. Hungarujon li revenis definitive en 1970.
Elektitaj disĉiploj
redaktiFonto
redakti- Artportalo.hu Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- Arto en Hungarujo.
- Verkoj de pentristo Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine