Badin
publikigita versio estis patrolita je 18 dec. 2019. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 18 dec. 2019.
Badin (urdue بدین, sinde بدين) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. Badin estas la plej suda urbego de la lando.
Badin | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 39′ N, 68° 50′ O (mapo)24.65583333333368.838333333333Koordinatoj: 24° 39′ N, 68° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
| |||
| |||

Bazaj informojRedakti
- areo: km²
- supermara alteco: proksimume 10 m
- loĝantaro: 112,420 (2017) [1]
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
GeografioRedakti
Badin situas sur ebenaĵo en sudorienta Pakistano oriente de la Induso. Hajderabado (Pakistano) troviĝas 93, Karaĉio 189, Sukur 338, Kveta 644, Multano 668, Fajsalabado 860, Lahoro 938, Peŝavaro 1072, Rawalpindi 1074, Islamabado 1087 kilometrojn (aere) [2].
Historio kaj populacioRedakti
Komence de tiu loko oni trovis ruinojn de malnova urbo. La nuna La urbo estis fondita en 1750. Inter 1843-1947 la teritorio apartenis al la Brita Imperio, poste la disigo kun sendependiĝo kaŭzis grandan migradon, ĝenerale la hinduoj foriris al la nova ŝtato Barato. La distrikto por Badin estis establita en la jaro 1975.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
21 939 | 23 657 | 62 843 | 112 420 |
EkonomioRedakti
La ekonomio de Badin baziĝas sur agrikultura produktado, la apudaĵo estas marĉa, fekunda. La ĉefa kultivaĵo estas rizoj, iomete tritikoj. En la urbo estas produktejo pri sukeroj, tial Badin ofte estas nomita "Sukero-Ŝtato". Ankaŭ muelejoj pri rizoj funkcias ĉe la stacidomo. La disvolviĝo de proksimaj petrolaj kaj naturaj gasaj kampoj komenciĝis meze de la 1990-aj jaroj.
EdukoRedakti
En Badin kampuso funkcias. La kampuso disponigas instalaĵojn inkluzive de biblioteko, kolegio kaj laboratorio por komputado. La kolegio ofertas 4-jara bakalaŭroprogramojn en Business Administration, Komerco kaj Komputado, postbakalaŭra diplomo en Komputado kaj B.Ed., M. Ed. & MA (Eduko).
TrafikoRedakti
Al Badin kuras kvar vojoj, inter ili el Thatta kaj Hajderabado. La fervoja linio tie finiĝas el Hajderabado.
KlimatoRedakti
Badin situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Tamen tio estas moderigita per brizo, kiu blovas dum ok monatoj de marto ĝis oktobro igante la varman veteron iom pli malvarmeta. Dum la musonperiodo la ĉielo estas nuba, sed ekzistas tre malmulte da precipitaĵo. La malvarma vetero en Badin komenciĝas en novembro, kiam okazas subita ŝanĝo de la humida brizo al la seka kaj malvarma nordorienta vento.
VidindaĵojRedakti
- ruinoj en la proksimeco
- muzeo