Balinka
- Eble vi serĉas rojon Balinka.
Balinka estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Mór.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Balinka situas ĉe rando de montaro Bakony, laŭ traira flankovojo. Mór troviĝas 9, Várpalota 16, Székesfehérvár 27, Zirc 30 km-ojn.
Historio redakti
La komunumo estis loĝata jam dum la ferepoko, poste avaroj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio okazis en 1187, en 1193 jam aperis la loknomoformo Boynka. La turkoj post la mezepoko faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj refondis ĝin. Inter 1842-2003 karbonominejo funkciis. Nuntempe oni profitas el la turismo.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Vendelo de 1883
Famuloj redakti
En Balinka naskiĝis kemiisto Ákos Ásvány.