Baltio

Eŭropa politika regiono konsistanta el Estonio, Latvio kaj Litovio
(Alidirektita el Baltaj Ŝtatoj)

Baltio, BaltujoBaltaj ŝtatoj - inter esperantistoj de eksa Sovetunio historie ankaŭ ofte Ĉebaltio, influite de la ruslingva formo Прибалтика (Pribaltika) - estas kuniga nomo de Estonio, Latvio kaj Litovio, ĉiuj situantaj ĉe la Balta Maro.

Baltaj ŝtatoj
estone Balti riigid, latve Baltijas valstis, litove Baltijos valstybės
kuniga nomo
Situo de Baltio enkadre de Eŭropo
Ŝtatoj  Estonio,  Latvio,  Litovio
Ĉefurboj Talino, Rigo, Vilno
Areo 175 015 km² (17 501 500 ha)
 - de akvo 3 909 km² (390 900 ha)
Loĝantaro 6 812 500 (2010)
Denseco 38,93 loĝ./km²
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EET (UTC+3)
Lingvoj estona; latva; litova
Vikimedia Komunejo: Baltic states

La baltaj ŝtatoj atingis sian sendependecon de Rusio post la Unua mondmilito, estis okupitaj en la Dua Mondmilito unue de Sovetunio, poste de la faŝista Germanio, poste ree de Sovetunio kaj reakiris sian sendependecon nur en 1991. Ĉiuj tri nun apartenas al Eŭropa Unio.

Oni tiel kunigas ĉefe pro historiaj kaj geografiaj kialoj (kp. je Nordio) - ne pro lingvaj (kp. je Skandinavio).

Estonie parolatas la estona, kuzo de la finna, sed la latva kaj la litova estas neinterkompreneblaj baltaj lingvoj hindeŭropaj. Ankaŭ vaste parolatas la rusa.

Okupacio redakti

La Okupacio de baltaj ŝtatoj konsistis en milita okupacio de la tri Baltaj ŝtatoj — nome Estonio, Latvio kaj Litovio — fare dekomence de Sovetunio laŭ la kondiĉoj de la Molotov–Ribbentrop Pakto de 1939 okazinta en junio 1940. Ili estis tiam aneksitaj en la Sovetunion kiel konstituaj respublikoj en aŭgusto 1940, kvankam multaj potencoj de Okcidento neniam agnoskis ties aligon. La 22an de junio 1941, Nazia Germanio atakis Sovetunion kaj post nur kelkaj semajnoj ili okupaciis la Baltajn ŝtatojn jam por la tuta Dua Mondmilito. En julio 1941, la Tria Regno aligis la Baltajn teritorion en sia Reichskommissariat Ostland. Kiel rezulto de la Balta Ofensivo de 1944 fare de la Ruĝa Armeo, Sovetunio rekaptis plej el la Baltaj ŝtatoj kaj eĉ kaptis la restintajn Germanajn fortojn en la Kurlandia Sako ĝis ties formala kapitulaco en majo 1945. La Soveta "aneksokupacio" (germane Annexionsbesetzung) aŭ okupacio sui generis de la Baltaj ŝtatoj daŭris ĝis aŭgusto 1991, kiam la tri landoj reakiris sian sendependecon.

Organizado redakti

La Balta Asembleo (estone Balti Assamblee, latve Baltijas Asambleja, litove Baltijos Asamblėja, akronime BA) estas regiona interregistara organizaĵo, kiu antaŭenigas interregistaran kunlaboron inter Estonio, Latvio kaj Litovio, nome Baltaj Landoj. Ĝi provas trovi komunan pozicion en rilato al multaj internaciaj aferoj, inkluzive de ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj aferoj. La decidoj de la asembleo estas konsila.

Statistikoj redakti

10 plej grandaj urboj en Baltio (2011)
  1.   Rigo (650 468)
  2.   Vilno (554 060)
  3.   Talino (416 993)
  4.   Kaŭno (321 200)
  5.   Klaipėda (161 300)
  6.   Panevėžys (114 500)
  7.   Šiauliai (113 100)
  8.   Tartu (103 284)
  9.   Daugavpils (103 053)
  10.   Liepāja (82 413)

Vidu ankaŭ redakti