Bazilo POLENOV (ruse Василий Дмитриевич Поленов; naskiĝis la 1-an de junio 1844 en Sankt-Peterburgo, mortis la 18-an de julio 1927 en vilaĝo Borok (nun Polenovo, Tula provinco de Rusio)) estis rusia pentristo, majstro de la historia, pejzaĝa kaj ĝenra pentrarto. Li famiĝis krome kiel pedagogo.

Bazilo Polenov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1844 (1844-06-01)
en Sankt-Peterburgo
Morto 18-an de julio 1927 (1927-07-18) (83-jaraĝa)
en Polenovo
Tombo Tula provinco
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Patro Dmitriy Vasilevich Polenov
Patrino Mariya Polenova
Frat(in)o Yelena Polenova
Okupo
Okupo pentristo
TTT
Retejo http://vasily-polenov.ru/
vdr

Bazilo naskiĝis en la nobela familio, kies anoj estis bone edukitaj. Lia patro Demetrio Polenov estis akademiano pri la rusa lingvo kaj leksiko kaj okupiĝis ĉefe pri arkeologio kaj bibliografio. Lia patrino Maria Aleksejevna (naskita Voejkova) verkis librojn por infanaro kaj ŝatis pentri.

Post fino de lernado en petrozavodska gimnazio en 1863 Bazilo eltenis enirekzamenon kaj komencis sian studadon en peterburga universitato en la natura fakultato. Samtempe li kiel volontulo vizitis Imperiestran Akademion de Belaltroj, kie lia profesoro estis Paŭlo Ĉistjakov. En 1869 pro pentraĵo “Hiobo kaj liaj amikoj” Polenov gajnis la malgrandan oran medalon. Ekde 1868 li ŝanĝis sian fakon kaj daŭrigis studadon en la jura fakultato de la universitato, kiun li sukcese finis en 1871 kiel juristo. Samjare Polenov gajnis la grandan oran medalon de Akademio pro sia verko “Kristo revivigas filinon de Jairus”.

Ekde 1872 li vojaĝis tra Eŭropo kiel pensiulo de Akademio, kie konatiĝis kun tiea belarto. Li longe troviĝis en Parizo, kie verkis pentraĵon “La aresto de hugenotino”, pro kiu li poste diplomiĝis kiel akademiano.

En 1876 li revenis Rusion kaj tuj veturis en fronton de la rusa-turka milito, kie li servis kiel ĉefa pentristo de carido, heredonto Aleksandro (estonta imperiestro Aleksandro la 3-a).

Moskva korteto - 1878
fratino Helena Polenova

Post la milito Polenov translokiĝis al Moskvo, en kiu longtempe loĝis. En la ĉefurbo aperis lia pentraĵo «Moskva korteto», kiu alportis al li novan grandan gloron. Ĉi-loko situanta encentre de Moskvo, en Arbat distrikto, nun aspektas tute malsame, kvankam la bela preĝejo feliĉe konserviĝis.

En 1884 la pentristo vojaĝis al Konstantinopolo, Palestino, Sirio kaj Egiptio, kie li multe laboris kaj verkis kelkajn rimarkindajn pentraĵojn pri la historiaj personoj.

Post interkonatiĝo kun Savo Mamontov, fama entreprenisto kaj mecenato, Bazilo Polenov kaj lia fratino, ankaŭ pentristino Helena, ofte vizitis bienon Abramcevo, kiu estis lulilo de multaj eminentaj reprezentantoj de la rusaj kulturo kaj belartoj. Dank’ al granda kontribuo de Helena Polenova en Abramcevo aperis unika, originala ligna skulpturo. Ŝi mem kaj ŝiaj asistantoj instruis la lignan metion al adoleskoj el proksimaj vilaĝoj, kiuj ellaboris sian novan stilon. Ekde 1882 ĝis 1895 Bazilo Polenov laboris kiel profesoro en moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo.

Okao apud Tarusa - 1918

Dum lastaj jaroj de sia vivo Polenov preferis pentri naturajn pejzaĝojn. Ĉi-cele li aĉetis bienon Bjoĥovo proksime de vilaĝeto Borok (nun Polenovo), Tula provinco de Rusio situanta sur la alta bordo de Okao rivero. Tie li konstruis la studion por pentrado kaj loĝado de siaj amikoj. Nun en la bieno funkcias muzeo de Bazilo Polenov. La pentristo mortis la 18-an de julio 1927 kaj estis sepultita en tiea vilaĝa tombejo.

Eksteraj ligiloj redakti