Bedő (bedO) estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Berettyóújfalu.

Blazono de Bedő

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-rumana landlimo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nagyvárad estas ne tro for. Berettyóújfalu troviĝas je 24, Debrecen je 49, Budapeŝto je 239 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio devenis pri la vilaĝo en 1555. La turkoj faris senhoma la komunumon en 1686, baldaŭ rumanoj refondis ĝin. Komence de la 20-a jarcento oni komputis tie 237 vilaĝanojn en 47 domoj. En 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon. En 2002 vivis en Bedő rumanoj (53%), hungaroj (45%).

En Bedő migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

La grekokatolika (ortodoksa) preĝejo konstruiĝis inter 1845-1850, kies turo plialtiĝis en 1889. Apud la vilaĝo estas restaĵo de Remparo de Ĉorso.