Belo Blato
Belo Blato, serbe Бело Блато, germane Elisenheim, hungare Nagyerzsébetlak [nadjerĵEbetlak] aŭ Szlovák Lízika estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 29 km²
- Koordinatoj: 45°16′13″N 20°22'18″E
- Alto super marnivelo: 68 m
- Loĝantaro: 1470
- Poŝtkodo: 23205
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo redakti
Belo Blato situas sur ebenaĵo, inter Tiso, fiŝolagoj kaj Bega, laŭ flankovojoj. Zrenjanin troviĝas 17 km-ojn.
Historio redakti
Fine de la turka erao germanoj fondis la vilaĝon, poste serboj, slovakoj, hungaroj kaj bulgaroj alvenis. Ĝis mezo de la 20-a jarcento la vilaĝanoj parolis tiujn 5 lingvojn. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Belo Blato 1477 homoj, (583 slovakoj (40 %), 488 hungaroj ((33 %), 128 bulgaroj, 118 serboj, 41 jugoslavianoj, 31 ciganoj, 12 rumanoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo
- luterana preĝejo