Beluša
Beluša (hungare Bellus [beluŝ], germane Bellusch) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ 2 vilaĝetoj apartenas al la municipo.
Beluša | |
hungare: Bellus, germane: Bellusch | |
municipo | |
Preĝejo de la Beluša
| |
|
|
Oficiala nomo: Beluša | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Púchov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Považie |
Parto(j) | Hloža, Podhorie |
Riveroj | Pružinka, Nosický kanál |
Situo | Beluša |
- alteco | 254 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 03′ 50″ N 18° 19′ 41″ O / 49.06389 °N, 18.32806 °O (mapo) |
Areo | 51,3310 km² (5 133,1 ha) |
Loĝantaro | 5 989 (01.01.2012) |
Denseco | 116,67 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1330 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 018 61 |
Telefona antaŭkodo | +421-42 |
Aŭtokodoj | PU |
NUTS | 512851 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Beluša | |
Retpaĝo: www.belusa.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiBeluša situas inter ĉefvojo kaj aŭtovojo el Bratislavo. Púchov troviĝas je 5 km.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1330 en latina formo "terra Belos". En 1659 la vilaĝo iĝis kampurbo kun rajto pri bazarado. En 1723 kaj en 1827 preskaŭ la tuta urbeto cindriĝis, en 1713, 1823 kaj en 1936 inundoj, en 1831 ĥolero okazis. En 1784 loĝis tie 1779 vilaĝanoj (334 familioj) en 309 domoj, en 1828 2001 vilaĝanoj en 302 domoj. En 1883 la fervojo atingis la urbeton, post 4 jaroj la urbeto denove iĝis vilaĝo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bellus 2521 homoj, (2360 slovakoj, 105 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Ilava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Beluša 6052 homoj, (6000 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna el la 13-a jarcento
- romkatolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1560
- romkatolika preĝejo omaĝe al (Sepdolora) Dipatrino de 1990 en la apuda vilaĝeto
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuko de 1766 en la apuda vilaĝeto
- 5 monumentoj memore al la falintoj dum la 5 katastrofoj
- termala banejo 22 °C kun sulfuro
Galerio
redakti-
Bellus
-
Bellus patak