Ordinara berberiso

(Alidirektita el Berberis vulgaris)

La ordinara berberiso (Berberis vulgaris) ankaŭ nomata vera berberiso estas arbusto el la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). La ordinara berberiso estas disvastigita en Eŭropo kaj Azio. La nomo venis de la mezepoka latina „berbaris,“ el la araba „barbarīs.“ Ĝi estas la plej konata specio el la genro de la berberisoj („Berberis“).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara berberiso, „Berberis vulgaris“
Ordinara berberiso (“Berberis vulgaris”)
Ordinara berberiso (“Berberis vulgaris”)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolacoj Ranunculales
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Berberiso Berberis
Specio: B. ordinara, B. vulgaris
Berberiso ordinara Berberis vulgaris
= (L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ilustraĵo
Dosiero:Berberis vulgaris ‚Atropurpurea‘ 001.JPG
berberisa arbusto

Priskribo redakti

Ĝi estas somerverda, kun folidornoj ekipitaj arbusto, kiu kreskas 1 ĝis 3 metrojn. La branĉoj havas dornojn. La arboŝelo estas de eksterne flave bruna ĝis griza. La planto estas interne brile flava. La floroj estas flavaj kaj havas glob-sonoril-formajn, nektarhavantajn diskoflorojn. Ili kunkreskas en pendantaj grapolaj floraroj, kiuj havas ĝis 30 florojn. La floroj havas ses flavajn kalikoformajn sepalojn. Krome ili havas ses flavajn petalformajn nektarfoliojn, kiuj havas ĉe la bazo nektarajn glandojn. Antaǔ tiuj staras ses stamenoj kun klabe malfermiĝantaj anteroj. La filamentoj montriĝas ĉe la planta moviĝo. La planto floras de majo ĝis junio.

La fruktoj estas skarlate ruĝaj ĝis 1 cm grandaj beroj. Ili estas manĝeblaj, sed tre acidaj pro la alta kvanto de pomacido (6%) kaj aliaj fruktacidoj. La de aǔgusto ruĝaj fruktoj maturiĝantaj fruktoj estas vintrostaruloj. En la fruktoj ekzistas po unu aǔ du semoj por ĉiu frukto.

La kromosomnombro estas 2n = 28.[1]

Ekologio redakti

La floroj estas homogamiaj, t. s. ke la stamenoj kaj la stigmoj samtempe maturiĝas samtempe. La nektaro estas kolektata de insektoj, muŝoj, himenopteroj kaj skaraboj. La ordinara berberiso estas intersuscepto de la nigra rusto ĉe grenoj. La fruktoj estas manĝataj de birdoj, la semoj poste eligitaj. Tiel la planto disvastiĝas.

La dornoj malhelpas la plukopaŝtadon fare de bestoj.

Veneneco redakti

Escepte de la beroj la tuta planto estas venena, precipe la radikojn; la alkaloida enhavo de ĉ. 15 % estas la plej alta en la radiko-ŝelo. La venenaj ĉefaj efikantoj estas ĉ. 1–3 % de berberino, krome jatrorizino, palmatino, kolumbamino, izotetrandino, magnoflorino kaj berbamino. Venenigaj simptomoj estas: vomemo, vomado, lakso, rena iritado, nefritito. Laǔ la literaturo la venenigado okazis ĉefe ĉe unu- ĝis kvin-jaruloj en la monatoj majo ĝis januaro. Nur ĉe ĉ. 10 % de la infanoj videblas simptomoj ĉe stomako kaj intesto.

Disvastigo redakti

La ordinara berberiso hejmiĝas en okcidenta, meza kaj suda Eǔropo, sed ne sur la britaj insuloj kaj Skandinavio. Ĝia hejmregiono etendiĝas orienten ĝis la Kaǔkazo. En la Alpoj la planto kreskas ĝis alteco de 2500 m super marnivelo.

Uzado redakti

 
fruktoj de la ordinara berberiso

La ruĝaj beroj de la planto estas preskaǔ sen berberino kaj berbamino kaj tial manĝeblaj. Ili estas riĉaj je vitamino kaj havas acidan guston. Oni povas fari el ili konfitaĵon. Sekigitaj ili estas manĝeblaj kiel sekvinberoj en muslio. En orientaj landoj, precipe en Irano la beroj estas uzataj kiel spicaĵo de rizo „berberisa rizo“.

Arboŝelo kaj radikoj estis uzataj iam por kolorigi tekstilon, ledon kaj lignon flave. La malmola ligno estas uzata por lignaj artaĵoj (lignoturnaĵoj). En la popola medicino la berberisaj radikoj estis uzataj por kuraci perturbon de la hepato, galaj malsanoj, iktero kaj problemoj de la digestado.[2] . La ordinara berberiso ankaŭ estas ornamplanto. Ĝi estas relative ofte plantita en ĝardenoj kaj parkoj.

Berberisa mahonio redakti

Kun la ordinara mahonio („Mahonia aquifolium“) la ordinara berberiso kreas intergenran hibridon „Berberisa mahonio“ X “Mahoberberis neubertii“.

Literaturo redakti

• Peter Schütt, Horst Weisgerber u. a.: „Enzyklopädie der Sträucher.“ Nikol Verlagsgesellschaft, Hamburg 2006, ISBN 3-937872-40-X. • M. A. Fischer, W. Adler, K. Oswald: „Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol.“ 2. Auflage. Land Oberösterreich, Biologiezentrum der OÖ Landesmuseen, Linz 2005, ISBN 3-85474-140-5. • D. Aichele, H.-W. Schwegler: „Die Blütenpflanzen Mitteleuropas.“ Franckh-Kosmos Verlag, Stuttgart 2000, ISBN 3-440-08048-X. • Reinhold Erlbeck, Ilse Haseder, Gerhard K. F. Stinglwagner: „Das Kosmos Wald und Forst Lexikon.“ Franckh-Kosmos Verlag, Stuttgart 2000, ISBN 3-440-09316-6.

  • Heinz Ellenberg: „Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen.“ 5. Auflage. Ulmer-Verlag, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-2696-6.
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: „Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands.“ 6. Auflage. Quelle & Meyer-Verlag, 2005, ISBN 3-494-01397-7.

• Margot Spohn, Marianne Golte-Bechtle: „Was blüht denn da?“ Enzyklopädie, Kosmosverlag, 2005. • Lutz Roth, Max Daunderer, Karl Kormann: „Giftpflanzen Pflanzengifte.“ 6. überarbeitete Auflage. Nikol-Verlag, Hamburg 2012, ISBN 978-3-86820-009-6. • Oskar Sebald, Siegmund Seybold, Georg Philippi (Hrsg.): Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs. Band 1: Allgemeiner Teil, Spezieller Teil (Pteridophyta, Spermatophyta): Lycopodiaceae bis Plumbaginaceae. 2., ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 1993, ISBN 3-8001-3322-9. • Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: „Die Blütenpflanzen Mitteleuropas“, Franckh-Kosmos-Verlag, 2. überarbeitete Auflage 1994, 2000, Band 2, ISBN 3- 440-08048-X

Referencoj redakti

  1. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage, paĝo 422. Stuttgart, Verlag Eugen Ulmer, 2001. ISBN 3-8001-3131-5
  2. Thomas Schöpke [1] Arkivigite je 2012-06-21 per la retarkivo Wayback Machine Berberidis radix cortices 2000-02-08 2012-08-14 Information der Uni Greifswald

Eksteraj ligiloj redakti

• Thomas Meyer: Datenblatt mit Bestimmungsschlüssel und Fotos bei „Flora-de: Flora von Deutschland“ (alter Name der Webseite: „Blumen in Schwaben“)