Bernardus GordoniusBernardus de Montpellier (1260-1330) estis kuracisto kaj profesoro en la Fakultato pri Medicino de la Universitato de Montpellier inter 1283 kaj 1308[1][2]. Li ĉefe konatiĝas pro lia plej granda verko "Lilium medicinae", surbaze de la arabaj kaj grekaj tekstoj pri medicino (tia kia "De anima" far Aristotelo, kaj unue presita en Napolo, en 1480, poste en Liono, en 1491, kaj trie en Venicio, en 1494. En ĝi li priskribas multajn tiamajn malsanojn, tiaj kiaj la pesto, tuberkulozo, skabio, epilepsio, antrakso kaj lepro.

Bernard de Gordon
(1260-1330)
"Lilium mediciane", libro eldonita en 1303.
"Lilium mediciane", libro eldonita en 1303.
Persona informo
Bernard de Gordon
Naskiĝo 1270
en Gourdon,  Francio
Morto 1330
en Perpinjano,  Francio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Montpellier
Profesio
Okupo profesoro
kuracisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Monpeljero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de iu Fontanier la 2-a de Gordon (m. 1260), feŭda lordo en la regiono de Quercy, sude de Francio. En Montpeliero li studis, profesoris kaj restis ĝis 1308. Li ne estas memorigata kiel kortega kuracisto sed kiel aŭtoro kaj universitata profesoro. El lia tuta verkaro, entute 13 aŭ 14, oni sugestas ke ili estis kreitaj por uzado en lernoĉambroj kaj ne kun privataj uzoj. Lia eduka celo speguliĝas en ties enhavo kaj stilo.

 
Bildo de Bernardo de Gordono

Geoffrey Chaucer (1340-1400), en sia verko, "La rakontoj de Cantebury" mencias tri samtempajn kuracistojn, nome, Bernardo de Gordon, Gilberto de Anglio kaj John Gaddesden (1280-1361), ankaŭ konata kiel Johano de Anglio. Chaucer konektis la tri ĉar ĉiu el ili menciis almenaŭ unu plantonomon en ilia verko. Sendube, Bernardo estis la ĉefa reprezentanto de la anglo-normanda botanika medicino. Aparte interesa, konsiderante ke Bernardo eble ne estis monaĥo (kvankam li tre rekomendis tiajn vivmamierojn kaj ŝajne vivis kiel tiu) estas la amaso da skribaĵoj kiun li dediĉis al provizo de botanikaj kuraciloj specife por monaĥoj, tia kia oleumado por plibonigi la vidadon de la legŝatantoj.

Bernardo de Gordono same verkis pri la efikojn de la malvarma vetero sur la angloj kaj germanoj laŭ tre stereopa maniero, kvazaŭ li trovis tiajn priskribojn en ia enciklopedio (eble en la "Quadripartitum" de Ptolemeo) anstataŭ preni ilin el siaj personaj observoj.

Verkaro

redakti
  • De Regimine acutorum morborum (1294).
  • Compendium de regimine acutorum.
  • Liber pronosticorumTractatus de crisi et de diebus creticis (25-a januaro 1295).
  • Tractatus de reduccione geomancie ad orbem (22-a decembro 1295).
  • De decem ingeniis seu indicationibus curandorum morborum (julio 1299).
  • Tractatus de gradibus (unua duono de la jaro 1303).
  • Practica dicta Lilium medicine (5-a februaro 1305).
  • Liber de conservacione vite humane (9-a novembro 1308), 1570
  • De tyriaca (1305-1306).
  • De marasmode (post 1305).
  • "De conservatione vitae humanae a die nativitatis usque ad ultimam horam mortis tractatus"
  • "Affectus praeter naturam curandi methodus"
  • "Regimen acutarum aegritudinum"
  • "De prognosticis"
  • "Tractatus de urinis"
  • "Pharmacorum omnium quae in communi sunt practicantium"
  • "Lilium mediciane"
  • Omnium aegritudinum a vertice ad calcem opus ... quod Lilium medicina ..., Napolo, 1480, 1542
  • De Phlebotomia

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti