Berta Diósyné Handel
Berta Diósyné Handel [diOŝinE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Diósyné Handel Berta estis hungara operkantisto (mezosoprano). Ŝia origina familia nomo estis Handl, ŝia edzo estis Béla Diósy, ŝia geedziĝa nomvarianto estis Diósy Béláné.
Berta Diósyné Handel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Handl Berta |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1869 en Újpest |
Morto | 1-an de aŭgusto 1927 (57-jaraĝa) en Terézváros |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 15. parcella, 36. sor, 31. sírhely ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Béla Diósy (1893–1927) ![]() |
Infano | Diósy Edit (es) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Berta Handl[1] naskiĝis la 30-an de septembro 1869 en Újpest, ŝi mortis la 1-an de aŭgusto 1927 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBerta Diósyné Handel devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio, poste ŝi prenis private kantolecionojn de de:Selma Nicklass-Kempner. Ŝi debutis en Lepsiko en 1890, en Hungarlando en la sekva jaro. Ŝi ricevis rolojn en Vieno, Berlin, Frankfurto ĉe Majno, Hamburgo. En 1892 ŝi estis membro de Reĝa Operejo de Budapeŝto, fine ŝi instruis kantadon. Ŝi edziniĝis en 1893 kaj naskis filinon en la sekva jaro.
Lia repertuaro (elekto)
redakti- Ludwig van Beethoven: Fidelio — titolrolo
- Georges Bizet: Carmen – Micaela
- Károly Goldmark: Sába királynője — titolrolo
- Charles Gounod: Faŭsto – Margit
- Giacomo Meyerbeer:
- Die Afrikanerin — Selika
- Die Hugenotten — Valentine
- Le Prophète – Berta
- Robert le diable – Alice
- Giuseppe Verdi: Aida – Amneris
- Richard Wagner:
- Tannhäuser (opero) – Elizabeta
- Lohengrin – Ortrud
- La Valkirio – Brünnhilde
- Götterdämmerung: – Brünnhilde