Biogenaj aminoj estas aminoj, kiuj ekestas en la metabolo de mikroorganismoj, plantoj, bestoj kaj homoj. Ili kreiĝas per enzima dekarboksiligo de aminacidoj. Pro tio, ke ili havas aminogrupon, la biogenaj aminoj reagas baze kaj kiel protono-akceptanto, simile kiel amoniako. Pluraj biogenaj aminoj estas sintezaj antaŭŝtupoj de alkaloidojhormonoj. Pluraj ankaŭ servas kiel konstruelementoj por la sintezo de koenzimoj, vitaminoj kaj fosforolipidoj. Iuj liberaj biogenaj aminoj ankaŭ mem havas fiziologiajn efikojn - tiajn substancojn oni nomas nervotransigiloj.