Boleslao la 2-a (Bohemio)

(Alidirektita el Boleslav la 2-a)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Boleslav (apartigilo)

Boleslav la 2-a nomata La Pia (eble 9327-a de februaro 999) estis bohemia kníže el la gento Přemyslidoj, li regis ekde 967 aŭ 972 ĝis 999, filo de Boleslao la 1-a kaj lia edzino Biagota, laŭ la kroniko de Kosmas „viro pleje pia, patro de orfoj, protektanto de vidvinoj, konsolanto de plorantoj“.

Boleslao la 2-a
Reganto de Bohemio
Regado ekde 967 aŭ 972 ĝis 999
Antaŭulo Boleslao la 1-a
Sekvanto Boleslao la 3-a
Persona informo
Boleslav II. Pobožný
Naskiĝo ĉ. 932
en Prago
Morto 7-a de februaro 999
en Prago
Tombo St. George's Basilica vd
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Boleslao la 1-a de Bohemio vd
Patrino Biagota vd
Gefratoj Kristiano StrachkvasDobrava • Mlada vd
Edz(in)o Adiva • Emma of Mělník vd
Infanoj OldřichBoleslao la 3-a de BohemioJaromír • Václav Přemyslovec vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum Boleslava regado atingis ĉeĥa ŝtato sian arean kulminon. Escepte la teritorion de la urbo Cheb ĝi inkluzivis tutan Bohemion, Moravion, Silezion, ne konatan parton de Slovakio kaj oriente atingis Ruĝan Rusujon - la limon de kieva regno.

Prago tiutempe estis vojkruciĝo de kelkaj gravaj negocvojoj. Pleje prosperis negoco pri sklavoj. Aĉetadis ĉi tie vikingoj, slavoj, hungaroj, germanoj, muslimoj, hebreoj.

Boleslav komence grave influis la polan princon Mjeŝko la 1-a, edzon de lia filino Dobrava. Post ŝia morto (977) rilatoj al pola princlando malboniĝis. Fragila interpaciĝo venis nur en 990. Dum 80-aj jaroj Boleslav perdis rusajn teritoriojn kontraŭ la kieva regno. Post ekregado de Boleslao la Brava (992) en Pollando devis Boleslav la 2-a forlasi ankaŭ regionon ĉirkaŭ Krakovo.

En la jaro 973 estis instalita praga episkopejo, subigita al la ĉefepiskopo en Majenco (germane Mainz). La unua episkopo ekestis saksa monaĥo Detmar. En sian oficon li venis nur en 976. La dua en la j. 982 iĝis Vojtěch (Adalberto) el la gento Slavníkidoj. Sekvis senĉesaj konfliktoj de la episkopo kun la princa kortego (988 – 992, Vojtěch dufoje en Italio kaj fine li tute rezignis pri la ofico) En la jaro 992 tamen Vojtěch akceptis de la princo koncedon eksedzigi parencojn, konstrui preĝejojn kaj postuli eklezian imposton.

La 28-an de septembro 995 přemyslidaj batalantoj konkeris la fortikaĵon de Slavníkidoj en Libice nad Cidlinou kaj murdis ĉiujn ĉeestantojn. Tiamaniere finiĝis la proceso de politika unuiĝo de Bohemio. Tiutempe Boleslav eble suferis cerban apopleksion kaj ne influis agojn de sia bataltaĉmento.

Eklezia politiko redakti

Komence de 70-aj jaroj Boleslav fondis la unuan viran klostron en Bohemio – benediktanan monaĥejon en Břevnov

Politiko kontraŭ Sankta romia imperio redakti

973974 li subtenis la bavarian dukon Henriko la 2-a la Kverelema kontraŭ la imperiestro Oto la 2-a

975978 – pluaj konfliktoj kun Oto la 2-a

984 – denova subteno de Henriko la 2-a la Kverelema en lia peno iĝi imperiestro post la morto de Oto la 2-a

992 – batalo kontraŭ ĉeelbaj slavoj kune kun Oto la 3-a

Familio redakti

Liaj edzinoj estas ne precize konataj, eble unu nomiĝis Agediva, alia Emma. Numismatikisto P. Radoměrský venis en j. 1953 kun teorio, ke Agediva (Adivea) estis filino de angla reĝo Athelstan (regis 925 – 939)

Tri liaj filoj regis en ĉeĥa princlando: Boleslav la 3-a, Jaromír kaj Oldřich. Filinoj ne estas konataj. Boleslav la 2-a ripozas en baziliko de Sankta Georgo en Praga burgo, sub la planko meze de la ĉefa navo. Post lia morto la ĉeĥa ŝtato perdas sian gravecon, la pola reganto Boleslav la 1-a la Brava konkeris ne nur Krakov-regionon kaj Moravion, sed por mallonga tempo eĉ Bohemion mem.