Boris Gelfand
Boris GELFAND (hebree בוריס גלפנד, beloruse Барыс Абрамавіч Гельфанд) estas israela ŝakisto. Boris naskiĝis la 24-an de junio 1968 en Belorusujo. ŝaka grandmajstro ekde la jaro 1992. Li estis kandidato de Monda Ŝako-Ĉampiono en 2012. En 1992 Boris estis tria en la listo de FIDE (post Garri Kasparov kaj Anatolij Karpov).
Boris Gelfand | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1968 (56-jaraĝa) en Minsko |
Ŝtataneco | Israelo Sovetunio Belorusio |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto verkisto de nefikcio |
Li estas la plej bona ŝakisto de Israelo de ĉiuj tempoj.
Li loĝas en Israelo, Riŝon-Le-Ciono.
Sesfoja World Championship kandidato (1991, 1994-95, 2002, 2007, 2011 kaj 2013). Gelfand venkis en gravaj turniroj kiel Wijk aan Zee, Tilburg, Moskvo, Linares kaj Dos Hermanas. Li konkuris en dek unu Ŝakolimpikoj kaj tenis lokon ene de la suprajn 30 pli bonaj ŝakistoj rangigitaj per FIDE rangolisto ekde januaro 1990.[1]
Ŝakolimpikoj
redaktiGelfand partoprenis en 11 ŝakolimpikoj, reprezentis Sovetunion en 1990, Belorusio en 1994 kaj 1996 kaj Israelo 8 foje de 2000 ĝis 2014. Li havas rezulton de 62½ poentoj el 105 ludoj (+26 =73 -6).
Ŝakolimpikoj | Iaividuaj rezultoj | Teamaj rezultoj |
---|---|---|
Novi Sad 1990 | 6/9 (10a) | Oro |
Moskvo 1994 | 6/11 (45a) | 12a |
Yerevan 1996 | 6/10 (24a) | 33a |
Istanbulo 2000 | 7/11 (18a) | 5a |
Bled 2002 | 5/8 | 9a |
Calvià 2004 | 6/11 (43a) | 5a |
Turino 2006 | 5/9 (46a) | 4a |
Dresdeno 2008 | 7½/10 (Arĝento) | Arĝento |
Ĥanti-Mansijsko 2010 | 4½/9 (19a) | Bronzo |
Istanbulo 2012 | 4½/8 (15a) | 26a |
Tromsø 2014 | 5/9 (22a) | 9a |
Referencoj
redakti- ↑ Top lists records. Gelfand, Boris (angle). Alirita 2020-10-13.
Eksteraj ligiloj
redakti- Boris Gelfand profilo kaj Elo-nombro ĉe la FIDE