Braulio Foz

hispana verkisto

Braulio FOZ y Burges (1791, Fórnoles, Teruelo - 20-a de aprilo 1865, Borja, Zaragozo) estis hispana verkisto kaj ĵurnalisto de regiono Aragono.

Braulio Foz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1791 (1791-01-01)
en Fórnoles
Morto 1-an de januaro 1865 (1865-01-01) (74-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Sertorian University of Huesca
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • universitata instruisto • senior lecturer
Verkoj Vida de Pedro Saputo
vdr
Naskiĝloko de la aragona verkisto kaj ĵurnalisto Braulio Foz Burges (Fórnoles, Teruel).
Naskiĝloko de la aragona verkisto kaj ĵurnalisto Braulio Foz Burges (Fórnoles, Teruel).

Biografio redakti

 
 
Fórnoles, Teruel.
Naskiĝloko de la aragona verkisto kaj ĵurnalisto Braulio Foz Burges (Fórnoles, Teruel).

Li studis Homajn Sciencojn en Calanda kaj en la Universitato de Huesca, urbo en kiu li luktis kontraŭ la invado de francoj dum la Milito de Sendependigo estrita de la gerilano Felipe Perena kaj partopreninte en la agado de Tamarite de Litera, estis kaptita en la Sieĝo de Lérida (1810) kaj portita al Francio.

Post la milito, li revenis al Huesca kaj inter 1814 kaj 1816 estis profesoro de Latino en la Universidad Sertoriana, instruis ankaŭ retorikon kaj latinon en Cantavieja (Provinco Teruelo) kaj en 1822 iĝis profesoro de greka en la Universitato de Zaragozo, al kio revenis en 1835, ĉar je la fino de la Liberala Jartrio en 1823, devis ekziliĝi pro sia liberala tendenco en Francion, kie li restis 12 jarojn ĝis la morto de Fernando la 7-a. Li iĝis dekano de la Fakultato de Beletroj de Zaragozo en 1861 kaj emeritiĝis en 1862. En 1838 li fondis la gazeton El Eco de Aragón, plej interesa el la liberalaj gazetoj de la 1840-aj jaroj, kiujn li mem redaktis preskaŭ komplete, rezulte en problemoj kun la cenzuro, speciale ĉe la eklezia, tiom ke li devis abandoni ĝin en 1842; li preskaŭ estis deportita al Filipinoj, kiu ankoraŭ eblis en 1848 kaj kion liaj amikoj sukcesis eviti.

Li verkis pli ol duoncento de verkoj pri variaj temoj. Por ekzemplo, pri klasikaj lingvoj kaj ties instruado: Plan y método para la enseñanza de las letras humanas, 1820; Arte latino sencillo, fácil y seguro, 1842; Literatura griega, 1849 kaj Método para enseñar la lengua griega, 1857. Pri juraj aferoj, defendante jurnaturalismon aŭ interpretadon de la juro laŭ la principoj de la natura juro, interpretado pli romantika kaj egaleca ol la laŭkutima juro: El verdadero derecho natural, 1832; Los derechos del hombre deducidos de su naturaleza y explicados por los principios del verdadero derecho natural, 1834; Derecho natural Civil, Público, Político y de Gentes, 1842... Li montris naciismon pri la regiono Aragono en sia korekto kaj pliigo de la Historia de Aragón de Antonio Sas, al kiu li aldonis kvinan volumon, Del Gobierno y Fueros de Aragón, 1850. Li dediĉis siajn lastajn jarojn al esplorado pri religio, ĉiam ekde raciisma kaj kontraŭklerikala vidpunkto: Cartas de un filósofo sobre el hecho fundamental de la religión, 1858; Reflexiones a M. Renán, 1863; kaj Los franciscanos y el Evangelio, 1864.

Li kultivis ankaŭ teatron, speciale per la verkado de komedioj, el kiuj la plej granda parto estas ankoraŭ nepublikigitaj. Inter tiuj elstaras pro la kuriozeco de la temo tri teatraĵoj kiuj temas pri la homeopatio. Tamen lia famo venis el la publikigo en 1844 de populara romano, de Vida de Pedro Saputo, natural de Almudévar, hijo de mujer, ojos de vista clara y padre de la agudeza. Sabia naturaleza su maestra, konata kiel Vida de Pedro Saputo. En ĝi oni faras la portreton de rolulo de la nordaragona folkloro jam atestita en la 16-a jarcento. Pedro Saputo estis fama kiel ruzulo kaj Foz faras lin ĉefrolulo de rakonto preskaŭ pikareska, en kiu li arigas aventurojn, popularajn esprimojn kaj ŝercojn kun stilo kiu ŝuldas multon al Cervantes. La idearo de Braulio Foz pri la vivo (stoikismo, serĉado de tio «natura», kuraĝa kritiko kaj antiklerikalismo) devenas de la Hispana Ora Jarcento, kvankam trapasita tra la kibrilo de la Klerismo. Aparte, la Vida de Pedro Saputo, ne sekvas la modon de pitoreskismo de la deknaŭajarcenta ĝenrismo. La geografia medio estas klare regiona de Aragono, sed la tempo estas nedeterminita. Tiu ambigveco en la tempo rilatas al la fikcio de Cervantes, ĉar ne estas historia fono, sed tradicia kaj populara.

Verkoj redakti

  • Plan y método para la enseñanza de las letras humanas, 1820.
  • Palabras de un vizcaíno a los liberales de la reina Cristina, que ha publicado en París M. J. A. Chaho, traducidas y contestadas por don B. Foz, 1835.
  • El testamento de don Alfonso el Batallador, 1840, dramo.
  • Arte latino sencillo, fácil y seguro, 1842.
  • Vida de Pedro Saputo (1844).
  • Literatura griega, 1849.
  • Historia de Aragón (Revisión y ampliación con un quinto tomo titulado Idea del Gobierno y Fueros de Aragón de la Historia de Aragón de Antonio de Sas, 1850).
  • Método para enseñar la lengua griega, 1857.
  • El verdadero derecho natural, 1832.
  • Los derechos del hombre deducidos de su naturaleza y explicados por los principios del verdadero derecho natural, 1834.
  • Derecho natural Civil, Público, Político y de Gentes, 1842.
  • Cuestiones cosmogónico-geológicas, 1854.
  • Cartas de un filósofo sobre el hecho fundamental de la religión, 1858.
  • Reflexiones a M. Renán, 1853.
  • Novísima Poética, 1859.
  • Los fraciscanos y el Evangelio, 1864.

Bibliografio redakti

  • Diccionario Biográfico del Trienio Liberal. Madrid: El Museo Universal, 1992.

Eksteraj ligiloj redakti

Archivo de Filología Aragonesa, volumo V, Zaragozo, Institución «Fernando el Católico», 1953, pp. 7-103, issn = 0210-5624