Barberêche
Barberêche (en la germana lingvo Bärfischen) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 510 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Barberêche | |
---|---|
Blazono de Barberêche | |
Pensier, komunumo Barberêche | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo • kvartalo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Lagodistrikto |
Koordinatoj | 46° 51′ 26″ N 7° 9′ 33″ O / 46.85722 °N, 7.15917 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 26″ N 7° 9′ 33″ O / 46.85722 °N, 7.15917 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 510 |
Areo | 9,17 km² |
Alteco | 569 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1783 |
Komunumkodo | 2243 |
Mapo de Barberêche | |
Geografio
redaktiBarberêche situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Schiffenen, baraĵlago de la rivero Sarino, proksimume 5,5 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo Barberêche konsistas el la ĉefvilaĝo Barberêche (sur alteco de 569 m s.m.), kaj la vilaĝoj kaj vilaĝetoj Pensier (en germana lingvo Penzers, sur alteco de 584 m s.m., supre de la alfluo de la rojo Sonnaz al la Lago de Schiffenen), Hobelet ( sur alteco de 655 m s.m., sur monteto supre de Pensier), Villaret,(sur alteco de 610 m s.m., supre de la valo de Courtepin), Breilles (sur alteco de 640 m s.m., ĉe la bordo de la rojo Bouley), Petit Vivy (sur alteco de 590 m s.m., sur la teraso supre de la Lago de Schiffenen), Grand Vivy (sur alteco de 565 m s.m., sur teraso supre de la Lago de Schiffenen), kaj Grimoine (sur alteco de 565 m s.m., sur la teraso supre de la Lago de Schiffenen, sude de Kleingurmels). Krome al la komunumo apartenas diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,17 km², de kiuj 19,8% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Barberêche limas en nordo al Gurmels, en oriento al Düdingen, en sudo al La Sonnaz, en sudokcidento al Misery-Courtion, kaj en okcidento al Courtepin.
Trafiko
redaktiTra la okcidenta parto de la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Friburgo. La cetera komunumo atingeblas pere de flanka vojo, kiu kondukas de la kantona ĉefvojo laŭlonge de la Lago de Schiffenen al Gurmels. Al la publika trafiko la komunumo estas konektita pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Morato al Friburgo, kiu situas en Pensier. La ceteraj vilaĝoj de la komunumo ne disponas propran konekton al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Barberêche datiĝas el la jaro 1154 kiel Barbereschi. En Barberêche estis trovitaj tombejoj el la Hallstatt-epoko kaj restaĵoj de du romiaj bienoj. Inter la jaroj 1154 ĝis 1198 estis dokumentita Senjoro Rudolfo de Barberêche. En 1332 estis menciita Petro de Mettlen, vasalo de la Grafoj de Thierstein, kiel senjoro de Barberêche. En la 15-a jarcento Barberêche feŭdo de la senjoroj de Mossu, poste de Franco Arsent kaj en 1519 de Petro Falck, de 1519 gbis 1662 de la Senjoroj Praroman kaj fine ĝis 1799 de la Senjoroj Stäffis-Mollondin. En la jaro 1442 la suvereneco pri Barberêche estis akirita de la urbo Friburgo kaj apartenis ek de tiam al la Malnova Kamparo de Friburgo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 kaj poste ĝis 1848 al la distrikto Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la friburga Lagodistrikto.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Barberêche Arkivigite je 2005-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Barberêche – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Kastelo de Barberêche
-
La Lago de Schiffenen apud Pensier
-
Kapelo Sankta Antonio en Pensier