Brig-Glis

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Brigerbad)

Brig-Glis estas la ĉefurbo de la distrikto Brigo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 12056 loĝantojn por la 31-a de decembro 2006. En 2008 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

Brig-Glis
Blazono de Brig
Blazono de Brig
Balzono de Brig-Glis
Stockalper-Palaco en Brigo
Stockalper-Palaco en Brigo
Stockalper-Palaco en Brigo
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Brigo
Koordinatoj  46° 19′ 09″ N 7° 59′ 17″ O / 46.31917 °N, 7.98806 °O / 46.31917; 7.98806 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 09″ N 7° 59′ 17″ O / 46.31917 °N, 7.98806 °O / 46.31917; 7.98806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12056
Areo 38,08 km²
Alteco 691 m super marnivelo
Poŝtkodo 3900
Komunumkodo 6002
Mapo de Brig-Glis
Mapo de Brig-Glis
Situa mapo de Brig-Glis
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas en la supra valo de Rodano kaj konsistas el la malnova urbo kaj municipo Brigo kaj la vilaĝoj Glis kaj Brigerbad.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 38,08 km², de kiuj 43,7% estas kovritaj de arbaro, 13,6% servas por agrikulturo kaj 11,6% por setlado. [2]

Trafiko redakti

 
Elektra lokomotivo ĉe Brig.

Brig estas signifa fervojnodo. En Brigo troviĝas interalie la Tunelo de Sempiono kaj la nova Baza tunelo de Lötschberg, per kiuj ligiĝas Berno kun Italio. Tra Brig ankaŭ pasas la Matterhorn-Gotthard-Fervojo de Zermatt al Koiro kaj krome la sempiona trajnlinio laŭlonge de Rodano al Laŭzano. Tra Brig-Glis pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, al kiu parte paralelas la svisa aŭtovojo A9.

Historio redakti

Brigo estis fondita de keltoj (briga signifas en la kelta lingvo monteta [fortikaĵo]). La unua mencio de nobela familio de Brigo datiĝas el la jaro 1215 kiel Briga. La urbon Brigo supozeble fondis la episkopo de Siono en la 14-a jarcento. En mezepoko Brigo estis la sidejo de la regiona tribunalo. De la jaro 1658 ĝis 1678 Kaspar Stockalper konstruigis en Brigo kastelon kun tri turoj arkada korto kaj parko, kiu fariĝis la rekonilo de la urbo.[3]

La nuna komunumo Brig-Glis estiĝis el la kunfandiĝo de la komunumoj Glis kaj Brigo la 1-an de januaro 1973.[4]

Vidindaĵoj redakti

La historia malnova urbocentro de Brigo kun la Stockalper-Palaco estas absolute vizitindaj. Brig-Glis estas ankaŭ bona elirloko por aliri la turismajn lokojn en Valezo kiel ekzemple Zermatt.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti