Brunflugila sturno

La Brunflugila sturno (Onychognathus fulgidus) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunflugila sturno
Brunflugila sturno
Brunflugila sturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Onychognathus
Specio: 'O. fulgidus'
Onychognathus fulgidus
(Hartlaub, 1849)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Angolo, Benino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, Santomeo kaj Princo, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando kaj Ugando.

Estas agnoskataj du subspecioj, kiuj estas la jenaj:

  • fulgidus (Hartlaub, 1849) – Insulo Santomeo, en Golfo de Gvineo.
  • hartlaubii (Hartlaub, 1858) – suda Gvineo, norda kaj suda Sieraleono kaj Liberio orienten al Ganao, suda Niĝerio, kaj suda Kameruno suden, inklude Insulon Bioko al norda Angolo (oriente al nordokcidenta Norda Lundao) kaj orienten al suda Sudano (Begengai), okcidenta Ugando kaj nordorienta kaj oriente DRKongo.

Tiuj rasoj foje estas traktataj kiel du separataj specioj. Notinda variado, sed multa loka koincido malhelpas signifan klasifikadon en pli da unu kontinenta subspecio: birdoj el orienta kaj suda Kameruno foje estas separataj kiel raso intermedius, supozeble intermeza laŭ grando inter la nomiga kaj hartlaubii kaj kun pli da blueca irizeco en kapo.

La masklo de tiu sturno havas ĉefe irizecan nigrecan plumaron (briloj estas foje verdecaj en kapo kaj nuko kaj brunaj en ŝultroj), kun brikruĝaj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge, sed ne tiom kiom ĉe parencaj specioj; la vizaĝo estas pli nigra. La ino havas cindrogrizajn kapon kaj supran bruston. Ĉiuj havas fortikajn ĉebaze fajnan bekojn nigrajn iom subenkurbecan pinte. Ankaŭ la kruroj estas nigraj.

Referencoj redakti