Carroll Quigley

usona historiisto

Carroll Quigley , esperantigita kiel Karolo Kuiglio, (naskiĝis la 9-an de novembro 1910, mortis la 3-an de januaro 1977) estis konata usona historiisto, granda scienculo kaj teoriisto de la evolucio de civilizacioj. Quigley naskiĝis en Bostono, studis ĉe Universitato Harvard, kie li studis historion kaj ricevis bakalaŭran, magistran kaj doktoran gradojn. Li instruis ĉe Universitato Princeton, post tio ĉe Harvard, kaj fine ĉe la Lernejo de Fremda Servo ĉe Georgetown Universitato de 1941 ĝis 1976. De 1941 ĝis 1969, li instruis dusemestra kurso ĉe Georgetown pri la evolucio de civilizacioj. Laŭ la nekrologo en la Vaŝingtono Stelo, multaj eksstudentoj de la Lernejo de Fremda Servo ĉe Georgetown Universitato asertis, ke ĉi tiu estis " la plej influa kurso en ilia bakalaŭra kariero."

Carroll Quigley
Persona informo
Naskiĝo 9-a de novembro 1910
en Bostono, Masaĉuseco, Usono
Morto 3-a de januaro 1977
en Vaŝingtono, Usono
Nacieco Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard
Subskribo Carroll Quigley
Infanoj 2
Profesio
Okupo profesorohistoriisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto vd
Laborkampo historio
Labor-institucioj University of Oxford
Royal Observatory, Greenwich
Fama pro aŭtoro de libroj Tragedio kaj Espero: Historio de la Mondo en Nia Tempo kaj La Evolucio de Civilizacioj: Enkonduko en Historia Analizo
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krom lia superlerneja laboro, Quigley servis kiel konsilisto de la usona Ministerio de Defendo, la usona Mararmeo, la Smithsonian Instituto, kaj la Elektita Komitato de Astronaŭtiko kaj Esplorado de Spaco de Usona Domo de Reprezentantoj en la 1950aj jaroj. Quigley servis kiel recenzisto de libroj por la Vaŝingtono Stelo kaj estis kontribuanto kaj redakcia direktoro de Aktuala Historio. Lia laboro emfazis "entenata diverseco" kiel la valoro de Okcidenta Civilizacio longe antaŭ la diverseco fariĝis la oftan, kaj li kondamnis Platonecajn doktrinojn kiel precipe malutilega devio de ĉi tiu idealo, preferante la plurismon de Tomaso de Akvino. Quigley diris de si ke li estis konservativulo defendanta la liberalan tradicion de la Okcidento. Li estis frua kaj furioza kritikanto de la Vjetnama milito, kaj li kontraŭis la aktivaĵojn de la militistindustria komplekso, kiun li opiniis la estontecan defalon de la lando. Quigley emeritiĝis de Georgetown Universitato en junio 1976 kaj mortis la sekvontan jaron.

Influo sur Bill Clinton redakti

En lia unua jaro ĉe la Lernejo de Fremda Servo ĉe Georgetown Universitato, estonta usona prezidanto Bill Clinton prenis Quigley-a kurso, kaj ricevis 'B' kiel lia fina grado en ambaŭ semestroj. Clinton nomis Quigley kiel grava fonto de influo sur liaj aspiroj kaj politika filozofio en 1991, kiam li komencis sian prezidentelektan kampanjon en parolado ĉe Georgetown. Li ankaŭ menciis Quigley denove dum sia inaŭgura parolado ĉe la 1992 Demokrata Nacia Kongreso, tiel ĉi: "Kiel adoleskanto, mi aŭdis alvokon de John Kennedy al civitaneco. Kaj poste, kiel studento ĉe Georgetown, mi aŭdis ĉi tiu vokon klarigita de profesoro nomita Carroll Quigley, kiu diris nin ke Usono estis la plej granda lando en la homa historio ĉar nia popolo ĉiame kredis en du aferoj - ke morgaŭ povas esti pli bona ol hodiaŭ kaj ke ĉiu el ni havas propran moralan respondecon fari tion tiel."

Referencoj redakti