Celio Secondo Curione

Celio Secondo Curione (1503-1569) estis itala humanisto, historiisto, gramatikisto, filologo, latinisto, erudiciulo kaj evangelia teologo, kiu ekzercis konsiderindan influon dum la Itala Reformacio.

Coelius Secundus Curio
(1503-1569)
"Thesavrvs lingvae Latinae", verko eldonita en (1561) far Celio Secondo Curione (1503-1569)
"Thesavrvs lingvae Latinae", verko eldonita en (1561) far Celio Secondo Curione (1503-1569)
Persona informo
Naskiĝo 1-a de majo 1503
en Cirié, apud Torino, Italio
Morto 24-a de novembro 1569
en Bazelo, Svisio
Religio protestantismo vd
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Universitato de Torino
Universitato de Pavio
Universitato Bazelo
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Instruisto pri homaj sciencoj, universitata profesoro kaj instruisto de la nobelaro, li havis viglan kaj brilan karieron, moviĝante ofte inter ŝtatoj por eviti denuncojn kaj malliberigojn: li sinsekve estis en Torino, Milano, Pavio, Venecio kaj Luko, antaŭ ol fariĝi religia ekzilo, en Svisio, unue en Laŭzano kaj fine en Bazelo, kie li ekloĝis.

Li estis fama kaj admirata kiel eldonisto kaj redaktisto de verkoj pri teologio kaj historio, ankaŭ pro siaj propraj skribaĵoj kaj instruoj, kaj pro la vasta sfero de siaj amikaĵoj kaj korespondado kun multaj el la plej interesaj reformistoj, protestantoj kaj herezuloj de lia epoko, kvankam lia energia influo estis kelkfoje interrompita. La imputo de kontraŭtrinitarismo tre dubas. Kurione publikis sub la latina formo de sia nomo, sed la studoj adoptis la italan formon.

Lia ribelema juneco redakti

Celio Secondo Kurione naskiĝis la 1-an de majo 1503 ĉe Cirié, en Piemonto, ne tre malproksime el Torino, filo de de Jacomino Troterio Curione kaj Charlotte de Montrotier (sinjorino en la kortego de Bianca de Savojo), kiuj mortis naskante lin. La dudek-tria el la infanoj de Jakomino, edziĝinta al la feŭda familio de la Grafoj de Provana, lia familia nomo eble devenas el la Castello di Cuori, proksime al Ciriè.

Li estis edukita de sia patrinflanka onklino Maddalena en Moncalieri (sur la valo de la rivero Po sub la Okcidentaj Alpoj), malgranda urbo sub la aŭtoritato de Torino, kie lia patro ricevis publikajn nomumojn kaj kie loĝis la familio de lia patrino. Lia patro mortis kiam li estis naŭjara, lasante al li interalie altvaloran ilumigitan Biblion.

 
Bildo de la filozofo Curio Coelius Secundus.

Ĉirkaŭ 1520 li komencis siajn studojn en la Universitato de Torino, kie liaj majstroj estis Giorgio Corona, Domenico Machaneo (komentisto pri Suetonio) kaj Giovanni Bremio por Homsciencaj Studoj, kaj Francesco Sfondrati (1493-1550), estonta kardinalo kaj profesoro pri juro.

Iuj el la torinaj aŭgustenanoj prezentis al li iuj verkoj de Lutero, la "De Captivitate Babylonica Ecclesiae" kaj "Resolutiones Disputationum de Indulgentiarum Virtute", kaj aliaj verkoj de la reformistoj norde de la Alpoj, la "De Falsa et Vera Religione" de Zvinglo kaj la "Loci communes" de Melanktono. Kurione kaj liaj amikoj Giacomo Donello kaj Francesco Guarino (kiuj pli malfrue fariĝis pastroj en Ĝenevo) multe entuziasmiĝis.

Kurione planis vojaĝon al Germanio, sed anstataŭe li trovis sin malliberigita dum du monatoj en la fortikaĵo de Caprano laŭ ordono de la Episkopo de Ivrea, la kardinalo Bonifacio Ferrero (1476-1543). Li tiam estis sendita al la benediktina abatejo de Fruttuaria en San Benigno Canavese, por esti "purigita" de la herezaj ideoj per pento kaj studado de la ortodoksaj tekstoj.

Ĉi tio ne donis rezulton: Curio malobservis la relikvujon de la Sanktaj Agapeto kaj Tiburtius, anstataŭigante la ostojn per Biblio, aldonante mesaĝon en la latina: "Ĉi tio estas la Arkeo de la Interligo, el kiu la veraj Evangelioj povas alportiĝi kaj en kiuj troviĝas la veraj restaĵoj de la Sanktuloj. "

La komenca kronologio estas neklara: lia biografo deklaras ke, fuĝinte al Milano, li distingiĝis helpante la civitanojn dum epidemio de la pesto. Tia pesto okazis unue en Milano, en 1524, kaj alifoje en 1528, en la provinco Bergamo.

Al ĉi tiu periodo apartenas vojaĝo al Padovo kaj lia enskribiĝo en studio, alia vojaĝo al Romo kaj posta reveno al Milano, krom (ĉirkaŭ 1530) lia edziĝo kun Margherita Bianca Isacchi (1509–1587) en Barzago (Brianza).

Instruisto en Italujo redakti

En Milano li vivis instruante Homsciencojn, dum li daŭre studis juron kun Sfondrati. Por eviti la konstantan militadon en la Duklando li akceptis inviton de Gian Giorgio, Markizo de Montferrat.

Li restis ĉe la kortego de Casale Monferrato dum kelka tempo post la morto de la markizo la 3-an de aprilo 1533: lia unua filino, estonta edzino de Girolamo Zanchi (1516-1590), naskiĝis en Ceva la 8-an de novembro, kaj lia dua filo Orazio en Casale en 1534.

Ĉi tie li konatiĝis kun Fulvio Pellegrino Morato (1483-1548), profesoro en Viĉenco, kiu vizitis Piemonton: ili tiel interkonsentis pri religiaj aferoj, ke Morato pli malfrue diris, ke Kurione estis por li, tio kio Ananias estis por Sankta Paŭlo.

Liaj fratoj mortis pro la pesto Kurione devus esti reveninta al Moncalieri por aranĝi lian heredaĵon kun lia nura pluvivanta fratino, sed, antaŭ la eblo esti denuncita pri herezo, li rezignis pri siaj rajtoj. Ne respondinte al alvoko al Casale de Federico la 2-a Gonzaga (1500-1540), sukcedanto de la markizo, li eklaboris kiel instruisto en Castiglione Torinese, kie en disputo kun dominikana predikisto, en 1535, li argumentis defende de Lutero.

Denuncita al la sufragano de Torino li estis malliberigita, sed sukcesis eskapi trompante la malliberigiston kroĉante falsan gambon al la ĉela muro kaj eskapante tra la kradosena fenestro. Ĉar la mistero de lia fuĝo estigis superstiĉajn onidirojn, li pli malfrue klarigis kiel tio vere okazis en "Dialogo", "Probus". Li rifuĝis ĉe Salò, kie li reunuiĝis kun sia familio: du el liaj filoj naskiĝis tie, Leo, en 1536, kaj Agostino, en 1538.

Pavio, Venecio kaj Ferrara redakti

En 1536 li akiris Katedron pri Homsciencaj Leteroj dum tri jaroj ĉe la Universitato de Pavio: Andrea Alciati estis lia kolego tie, kaj li verkis siajn unuajn Preĝojn kaj la unuan projekton de la tri libroj de "Schola, sive De Perfecto Grammatico" (ne publikigita| ĝis 1555).

Li priskribis la "Grammaticus" perfekte kiel oratoro, kiu prenas la klasikajn fundamentojn de Cicerono kaj Kvintiliano por informi nuntempan enkorpiĝon de la humanisma profesoro, tiu kiu dignas sian profesion per plena respondeco en sia rolo kiel edukisto kaj kultura gvidanto.

Lia renomo kiel profesoro estis ligita al siaj kontraŭkatolikaj sintenoj: rezulte la papo Paŭlo la 3-a postulis lian forigon de la universitato. Liaj admiraj studentoj akompanis lin al liaj alternativaj loĝejoj en la urbo por defendi lin kontraŭ eblaj atakoj. La Senato de Pavio, timante minacon je anatemo de la eklezio, pereis kaj en 1539 ili rajtigis Kurione forlasi la duklandon.

Li sekve iris al Venecio, kie li vizitis la francan ambasadoron en la respubliko, la episkopo de Montpellier. Al li li dediĉis la "Aranei Encomion", eta traktaĵo kiu raportas la fabelon de Arakna kiel alegorion de la eklezio kaj de la Sankta Saĝo, publikigita en Venecio, en 1540.

Dum Karesmo verŝajne li aŭdis la predikadon de Bernardino Ochino. Li fariĝis kunulo de la aŭgustena almozulo Giulio da Milano (1504-1581), iu sekreta protestanta konvertito. Giulio, kiu predikis la pravigon nur per kredo, estis arestita en 1541, kaj Kurione, identigita kiel lia proksima partnero, subite foriris al Ferrara.

Tie lia amiko Fulvio Pellegrino Morato (1483-1548), instruisto en la kortego de Este, rekomendis lin al dukino Renata, edzino de Herkulo la 2-a d'Este. Li restis dum eta periodo, farante amikecon kun la juna filino Olympia Fulvia Morata (1526-1555), kun kiu li konservis dumvivan korespondadon.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti