Cinamaldehido

kemia kombinaĵo
Cinamaldehido
cinamaldehido
Plata kemia strukturo de la Cinamaldehido
cinamaldehido
Tridimensia kemia strukturo de la Cinamaldehido
Cinamaldehido trovatas en la ŝeloj de la cinamujo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Cinamila aldehido
  • Fenil-akroleino
Kemia formulo
C9H8O
CAS-numero-kodo 104-55-2
ChemSpider kodo 553117
PubChem-kodo 637511
Fizikaj proprecoj
Aspekto lumsensiva flava viskoza likvaĵo kun cinamodoro
Molmaso 132.16 g·mol-1
Denseco 1.0497g cm−3
Fandpunkto −7.5 °C
Bolpunkto 248 °C
Refrakta indico  1,6219
Ekflama temperaturo 71 °C[1]
Acideco (pKa) 0.3
Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) 3400 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38 R43
Sekureco S26 S36/37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2][3]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H312, H315, H317, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P272, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cinamaldehido estas organika komponaĵo, lumsensiva flava gelatena likvaĵo kiu respondecas pri la odoro kaj gusto de la cinamo. Ĝi estas flavonoido kiu estas nature sintezebla kaj okazas en la ŝelo de la cinamujoj kaj aliaj specioj el la genro Cinnamomum.

La esencoleo de cinamŝelo enhavas ĉirkaŭ 50% da cinamaldehido. Multaj el la beneficoj de la cinamomo kaj ties efiko sur la metabolo rezultas pro la ĉeesto de la cinamaldehido. Tiu substanco helpas kontraŭ dentokario kaj buŝa malbonodoro kaj do cinamomo uzatas por plibonigado de la buŝa sano. Krom tio, la antifungaj kaj antibakteriaj proprecoj de la cinamaldehido helpas redukti infektojn.

Historio redakti

Cinamaldehido estis unue izolita en 1834 de la francaj kemiistoj Jean-Baptiste Dumas (1800-1884) kaj Eugène-Melchior Péligot (1811-1890), sed ĝi estis laboratorie sintezita en 1854 de la itala kemiisto Luigi Chiozza (1828-1889). La kemia molekulo konsistas je unu benzena ringo ligita al nesaturita aldehido. Pro tio, la molekulo povas esti konsiderata kiel derivaĵoj de la akroleino.

Sintezo redakti

Sintezo de la Cinamaldehido
 
Sintezo de Cinamaldehido ekde la benzaldehido.

Sintezo 2 redakti

  • Cinamaldehido estas sintezata per formiligo de la stireno laŭ reakcio de Anton Vilsmeier (1894-1962) kaj Albrecht Haack (1898-1976):
Sintezo de la Cinamaldehido
 
Sintezo de Cinamaldehido per formiligo la stireno.

Sintezo 3 redakti

La biologia sintezo de la cinamaldehido komenciĝas per la senaminigo de la L-fenilalanino en cinamata acido per agado de la enzimo konata kiel fenilalanina amonia liazo. En la sekva etapo la Kun-enzimo A ligazo konvertas la cinamatan acidon en cinamoila-Kun-enzimo A per unu acido-tiola ligilo. La lasta etapo rezultas en la konvertado de la antaŭa kun-enzimo A al cinamaldehido.

Biologia sintezo de la Cinamaldehido
 
Biologia sintezo de Cinamaldehido.

Literaturo redakti

 
Cinamaldehido respondecas pri la ĉefa gusto kaj odoro je cinamo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti