Clara Halter

Clara HALTER, naskiĝinta Kurc, estas franca skulptistino kaj pentristino (naskiĝis la 5-an de novembro 1932 en Parizo kaj mortis ankaŭ tie la 27-an de oktobro 2017). Kiel volas la juda tradicio, Clara Halter estis entombigita la morgaŭon, la 31-an de oktobro 2017 en la tombejo de Bagneux, en la pariza regiono[1].

Clara Halter
Persona informo
Clara Halter
Naskonomo Clara Mina Kurc
Naskiĝo 5-an de novembro 1932 (1932-11-05)
en 18-a arondismento de Parizo
Morto 27-an de oktobro 2017 (2017-10-27) (84-jaraĝa)
en 3-a arondismento de Parizo
Tombo Pariza tombejo de Bagneux vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o Marek Halter vd
Profesio
Okupo skulptisto vd
Laborkampo skulptarto vd
Verkado
Verkoj Muro por la paco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi ĉefe famiĝis en la jaro 2000 kun la projekto por Muro por la Paco sur la placego Champs de Mars/Marsa Kampo (Parizo) kiu konsistas el paneloj kaj tuboj kun la vorto 'paco' en dekoj da lingvoj kaj alfabetoj.

Multalfabeta kaj multlingva arto redakti

Clara Halter ne ĉesis manipuli leterojn kaj signojn. Ŝiaj mikroskopaj kaj ripetataj moduloj, faritaj sub lupeo, ne havas alian enhavon ol la skribo mem t.e. la skribo kiel formo, nuligante tiele ĉiun sencon. Soleca laboro, originala, detala, devigante la artiston, kiam ŝi kreas, retiri ŝin. Ekde 2000 Clara Halter fokusis sur unu solan vorton: «paco», kiun ŝi deklinas senfine, en multegaj lingvoj kaj en alfabetoj, sur ĉiuj subteniloj, de la plej malgranda al la plej granda.

Paco redakti

De 1967 al 1977, Clara Halter gvidis la revuon Éléments (Elementoj), unua internacia publikaĵo por la Paco en la Proksima Oriento, antaŭ ol malkovri en 1976, ŝian veran profesian inklinon nome la desegnadon, dum ŝia edzo, Marek Halter, ekspentristo, publikigis ŝian unuan romanon. Éléments estis la unua eldonaĵo en kiu kaj israelanoj, palestinanoj kaj araboj kunlaboras[2].

Kune kun ŝia edzo ŝi ankaŭ verkis la scenarion por la dokumenta filmo "Tzedek- Les Justes" pri tiuj kiuj helpis judojn dum la "ŝoha" (holokaŭsto).

Objektoj por la Paco redakti

 
Multlingva muro por la paco vidalvide de la Eifel-turo en Parizo.
 
Tuboj multalfabetaj apud Mur pour la paix (pacomuro), Champ de Mars.

Ekde 2000, la artistino realigis multnombrajn ŝablonojn printeblajn sur ŝtofoj, juveloj ktp por francaj kreintoj kiel Mauboussin, Lancel, Lanvin, Christofle, Montblanc, Omas aŭ Pierre Frey. Unu el la plej famaj estas ringo kun la vorto paco en 21 lingvoj kaj brakringo 'Paco' en 6 lingvoj (Mauboissin), krom aliaj kreaĵoj kiel koltuko (Lanvin), t-ĉemizo (Loft Design) kaj pluvombrelo (Lancel) aŭ murpapero (Pierre Frey) de la paco.

Monumentoj por la Paco redakti

La Monumentoj por la Paco naskiĝis en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wilmotte.

Francio, Parizo: La unua estis la "Muro por la paco" (2000) sur la placego de la Marsa Kampo, fronte al la Eiffel-turo en Parizo, kvankam unue oni intencis instali ĝin antaŭ la sidejo de UNESKO. Ĝi estas preskaŭ 16 metrojn longa, 13 metrojn larĝa kaj 9 metrojn alta. Tiu monumento surhavas la vorton "Paix" (Paco) en 49 lingvoj kaj 18 alfabetoj sed ne en Esperanto, la lingvo per kiu D-ro Zamenhof volis havigi al la homaro neŭtralan, justan, praktikan rimedon por interkonatiĝo, interkompreniĝo kaj konstruaj interŝanĝoj. Eblas postlasi paperan aŭ elektronikan mesaĝon surloke. La installoko estas objekto de kontroverso: oni instalis ĉi tiun monumenton celebrante la pacon en loko, kiu estas ĝuste simbolo de la milito. Aliaj kritikas la fakton ke la belvida perspektivo estas rompita inter la armea lernejo kaj la Eiffel-turo. La monumenton trafis vandalismo kaj tial ĝi ne ĉiam estas alirebla, kvankam je iuj datoj eblas grupvizitoj kun ĉiĉerono.

Japanio, Hiroŝimo: dek "Pordoj por la Paco" ĉiuj naŭ metrojn altaj, vidalvide de la Parko de la Paco, okaze de la 60-a datreveno de la atombombado en 2005, same kiel en Parizo en 49 lingvoj kaj 18 alfabetoj (kiel ĉe la "Mur de la paix" en Parizo). Kadre de «franca sezono» en Israelo, Clara Halter konceptis en 2006 ankaŭ la instalaĵon la "Tendoj por la Paco" kaj vastegan kaligrafian kovrotukon sur la promenado de Talpiot en Jerusalemo. La vorto paco estas deklinata kiel virtuala sed interdependa homa ĉeno, el kiu ĉiuj parolantoj estus gvidataj de la sama paca idealo, kiaj ajn estas la lingvoj parolataj.

Rusio, Sankt-Peterburgo: la "Turo por la Paco" por la tricentjariĝo de la urbo en 2003.

Ekspozicioj kaj monumentoj redakti

Nur en 1992 ŝi akceptis ekspozicii por la unua fojo. Ekde tiam, ŝi montris sian laboron regule en Francio kaj eksterlande. Ŝiaj verkoj troviĝas en pluraj muzzoj kaj privataj kolektoj.

  • 2011: ekspozicio Vojo de Paco en la galerio Obadia, Bruselo, Belgio.
  • 2006-2011: La Libro de la Paco, monumento en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wilmotte, Jerusalemo, Israelo.
  • 2009: Écritures-abstractions (Skribaĵoj-abstraktaĵoj), policejo de Philippe Piguet, galerio RX, Parizo, Francio.
  • 2006: La Tendoj de la Paco, efemera instalaĵo en Jerusalemo, kadre de «Jen, franca sezono en Israelo» organizita de Cultures France (Kulturoj Francio).
  • 2005: Cassina, Tokio, Japanio, La Pordoj de la Paco, monumento por la sesdeka datreveno de la bombado de Hiroŝimo en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wilmotte, Hiroŝimo, Japanio.
  • «Milito aŭ Paco», persona ekspozicio en laUrba muzeo de Nuntempa Arto, Hiroŝimo, Japanio.
  • 2003: Turo de la Paco, monumento por la tricentjariĝo de la urbo Sankt-Peterburgo en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wilmotte, Sankt-Peterburgo, Rusio.
  • 2001-2002: Catherine Memmi Gallery, Parizo, Francio.
  • 2000: Le Mur pour la Paix (La Muro por la Paco), monumento starigita sur Champs de Mars (Marsa Kampo) en Parizo en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wimotte, Parizo, Francio. Freskoj en la franca pavilono de la Internacia Foiro, Hanovro, Germanio.
  • Ekspozicio Écritures et signes contemporains (Skriboj kaj nuntempaj signoj) en la domo de la artoj Georges Pompidou, centro de nuntempa arto - Muzeo J. F. Champollion, Figeac, Francio.
  • 1999: samtempaj ekspozicioj en du librovendejoj de FNAC, Liono, Francio. Ekspozicio L’écrit, le mot, le texte (La skribo, la vorto, la teksto) en la Fondumo de Nuntempa Arto Daniel kaj Florence Guerlain, Jouy-en-Josas (78), Francio.
  • 1998: ekspozicio Chemin de Paix (Paca Vojo) en la galerio Osiris, Bruselo, Belgio.
  • 1998: ekspozicio en Galeries Fnac en Strasburgo, Tuluzo, Monako kaj Bordeaux, Francio.
  • 1997: ekspozicio en la fotogalerio de la librovendejo Fnac Etoile– Parizo, Francio.
  • 1996: grupa ekspozicio ĉe la Fondumo COPRIM, Parizo + ekspozicio en la galerio Nathalie Obadia, Parizo, Francio.
  • 1994: ekspozicio en la galerio Georges Verney-Caron, Lyon Villeurbanne, Francio.
  • 1992: ekspozicio en la galerio Cà d'Oro kun la revuo Les Cahiers d'Art (La Kajeroj de Arto), Romo, Italio.

Filmoj redakti

  • 2006: L'Art et la manière – Clara Halter (La Arto kaj la maniero – Clara Halter), portreto disvastigita sur ARTE, produktado Images & Cie Serge Moati / Jean-Paul Boucheny.
  • 2000: Le Silence des mots (La Silento de la vortoj), dokumentfilmo pri la laboro de Clara Halter disvastigita sur Francio 2/Pénélope Productions
  • 1994: Tzedek – Les Justes (Tzedek – La Justuloj), filmo realigita kun Marek Halter, kunproduktado Kurtz Production, Sara Filmoj, Vega Filmo, France 2 Cinéma, la romanda svisa televido, la eŭropa kinematografia centro Rodano-Alpoj kaj Palmyre Productions.

Objektoj por la paco redakti

De 2000, la artisto ankaŭ produktis multajn derivitajn produktojn por kreintoj kiel ekzemple Mauboussin, Lancel, Lanvin, Christofle, Montblanc, Omas kaj Pierre Frey.

  • 2011: Ŝanco de Paco, juvelaĵo, kiu diras 'Paco' en 21 lingvoj[3], franca firmao Mauboussin,
  • 2010:Brakringo La Paix, Mauboussin
  • 2010: Serio La Paix, fotokadroj, Christofle
  • 2009:Serio La Paix: pletoj, legosignilo, Christofle
  • 2009: Murtapeto La Paix (La Paco), Pierre Frey
  • 2008: Sako por la franca bastonpano baguette, Fendi, itala marko de modo prêt-à-porter
  • 2006:Sako de Paco, Agnès b., franca modomarko
  • 2006: Paca sofo, Pierre Frey.
  • 2004: Ŝtofo por la paco, Pierre Frey
  • 2004: Skribilo por la paco, Harmonia Mundi, OMAS
  • 2003: Les Tables de la Paix (La Tabloj de la Paco)
  • 2002: skribilingo, Montblanc
  • 2000-2001: arĝenta ovo kaj ŝtoneto de paco, Christofle
  • Paca koltuko, Lanvin
  • Ombrelo de Paco, Lancel

Verkoj dediĉitaj al la artistino redakti

  • 2010: «Luoghi della Pace», kolektivo, eld. Jaca Books (Milano).
  • 2005: «Paix» (Paco), eld. Cercle d'Art (Parizo). Tekstoj de Chantal Béret, Philippe Dagen kaj Bernard-Henri Levy.
  • 1998: desegnoj publikigitaj en La Figuro della Musica en referenco al Maurice Ravel.
  • 1997: «Clara Halter. Mikrocosmos» , monografio, eld. Cercle d'Art (Parizo) / FNAC. Teksto de Ann Hindry.
  • 1996: «La Règle du jeu» (La regulo de la ludo), numero 20, decembro 1996. Tekstoj de Bernard-Henri Levy, René Denizot, Luc Ferry, Philippe Sollers. Tiu numero de la revuo La Règle du jeu estas escepte dediĉita al la artistino.
  • 1994: «Clara l’obscure» (Clara la obskura), pri la artistino, revuo Art Press[4], red. Philippe Sollers.
  • 1994: «Clara Halter, les voies du silence» (Clara Halter, la vojoj de la silento), revuo Art Press, red. Bernard-Henri Levy.
  • 1992: «Trace», kolekto de desegnoj publikigitaj ĉe Robert Laffont/Eld. Spirali (Milano), en la kolekto «La pentristoj kaj la tempo».

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas plejparte traduko de la samtitola artikolo en la franca vikipedio je la 15-a de novembro 2017.

  1. (france) Le Point, revuo , «Mort de l'artiste Clara Halter, à l'origine du mur de la Paix », Le Point,‎ 30-a de oktobro 2017 (legu enrete [arkivo])
  2. (fr) Les conflits internes des sociétés égyptienne et israélienne vus par deux périodiques, Le Monde,‎ la 23-an de februaro 1972 (rete legebla arkivo)
  3. (fr) L’Alliance de la paix par Clara Halter et Mauboussin
  4. Noto: Art Press estas internacia monata revuo kiu estas referenco en la mondo de nuntempa arto.

Eksteraj ligiloj redakti