Valcolla

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Colla)

Valcolla estas komunumo de la Komunumaro Sonvico kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 629 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Valcolla
Blazono de Valcolla
Blazono de Valcolla
Blazono de Valcolla
Scareglio, komunumo Valcolla
Scareglio, komunumo Valcolla
Scareglio, komunumo Valcolla
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Sonvico
Koordinatoj  46° 5′ 35″ N 9° 3′ 0″ O / 46.09306 °N, 9.05000 °O / 46.09306; 9.05000 (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ 35″ N 9° 3′ 0″ O / 46.09306 °N, 9.05000 °O / 46.09306; 9.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 11,34 km²
Alteco 972 m super marnivelo
Poŝtkodo 6959
Komunumkodo 5229
Mapo de Valcolla
Mapo de Valcolla
Mapo de Valcolla

Geografio redakti

Valcolla situas proksimume 10 kilometrojn norde de la komunumo Lugano en la Valo de Colla. En nordoriento de la komunumo situas la Monto Gazzirolo, kiu kun alteco de 2116 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la frakcioj Colla, Cozzo, Curtina, Insone, Maglio di Colla, Molino, Piandera, Scareglia kaj Signôra.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,34 km², de kiuj 55,7% estas kovritaj de arbaro, 23,9% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Valcolla limas en nordo al eksklavo de Ponte Capriasca, en nordoriento al Cavargna (CO, Italio), en oriento al Bogno, en sudoriento al Certara, en sudo al Cimadera, en sudsudokcidento al Sonvico, en sudokcidento kaj en nordokcidento al Capriasca, kaj en okcidento al interkomuna teritorio Capriasca-Valcolla.

Trafiko redakti

Valcolla situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de flankaj vojoj de sudo. La plej prolsima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 esta Lugano-Nordo, kiu situas proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de la komunumo. Pere de buslinio al Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Valcolla estis fondita el la jaro 1956. Ĝi estiĝis pere de kunigo de de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Colla, Insone, Piandera, Scareglia kaj Signôra. La unua dokumenta mencio de Colla datiĝas el la jaro 1264 kiel Colla. La Valo de Colla dum mezepoko apartenis al la Korto de Sonvico. Sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo la valo apartenis al la Voktejo Lugano. Por 2013 ekzistas projekto de kunigo kun la najbaraj komunumo kaj la urbo Lugano.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti