Csaba Kelemen
Csaba Kelemen [ĉaba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelemen Csaba estis hungara aktoro.
Csaba Kelemen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1955 en Szolnok |
Morto | 26-an de oktobro 2020 (65-jaraĝa) en Miskolc |
Mortokialo | COVID-19 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1980) |
Okupo | |
Okupo | aktoro politikisto |
Csaba Kelemen[1][2] naskiĝis la 10-an de septembro 1955 en Szolnok, li mortis la 26-an de oktobro 2020 en Miskolc.
Biografio
redaktiCsaba Kelemen akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1980. Lia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1982-1989 li estis membro de Teatro Radnóti, ekde 1989 ĝis sia morto de Teatro Gárdonyi Géza. Li ricevis nuran premion en 2014. Li mortis pro Kronvirusa malsano de 2019.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Géza Gárdonyi Egri csillagok (muzikala adapto) - István Dobó (ĉefrolo; 2 jardekojn ludanta)
- William Shakespeare:
- Hamleto - Claudius
- Romeo kaj Julieta - Montague
- Gyula Háy: Mohács - János Zápolya
- Dusán Sztevanovity-Gábor Presser: A padlás - Barrabás
- Mihály Eisemann-István Zágon: Fekete Péter - Gaston Aurio
- Joseph Stein-Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Avram
- Imre Sarkadi: Elveszett paradicsom - Jóska
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban - Turai (ĉefrolo)
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Szomszédok (serio, 1988–1992) - Ferenc Dőri
- Kisváros (serio, 1999) - Oszkár Erdős
- Kvartett (2005) - gasto
- Diplomatavadász (serio, 2010) - Gábor Csóka