Darwinius masillae

(Alidirektita el Darvinio)

Darwinius (darvinio) estas genro de primatoj el la formortinta grupo de Adapiformes. La eocena fosilio troviĝis en Grube Messel apud Darmstadt (Germanio) kaj estis science priskribita en 2009 de internacia teamo de norvega paleontologiisto Jørn H. Hurum (Franzen et al., 2009[1]). La sola konata specio estas Darwinius masillae, la nomo estas omaĝo al Charles Darwin en la jaro de lia 200-a datreveno kaj la 150-a jubileo de Origin of Species unuflanke, kaj al la trovejo Messel aliflanke. La fosilio (ricevis la nomon „Ida“) estis trovita preskaŭ tutkompleta, en paro de du oleoskistaj platoj [2]. Ĝi estas unu el la plej kompletaj trovoj de fosilia primato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Darwinius
Troveblo de fosilioj: eoceno (47 mja)
Fosilio Ida
Fosilio Ida
Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Notharctidae Notharctidae
Subfamilio: Cercamoniinae Cercamoniinae
Genro: Darwinius Darvinio
Darwinius masillae
Franzen et al., 2009
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

 
La du platoj de Darvinio (A montras la dekstran, B - spegulite - la maldekstran flankon.

La fosilio mezuras entute 58 cm. Ĉar ĝi estis ido, kies daŭraj dentoj ĵus aperas, ĝi supozeble estus plue kreskanta. La kap-trunka longo de la fosilio estas 24 cm, do plenkreska besto supozeble longus 28 cm. La vosto estas pli longa ol la korpo mem. Oni taksas la pezon de plenkreska besto al 0,7 ĝis 1,7 kg.

La muzelo estas mallonga, la mandiblo forta. La okuloj estis grandaj, La oreloj (daŭriĝanta kiel ombra konturo) malgrandaj. La kranio havas grandan volumenon, kaj supozeble enhavis grandan cerbon. La dentaro parte estas laktodentoj, parte daŭraj dentoj. Kontraŭe al vivantaj malseknazuloj (Strepsirrhini) la antaŭaj dentoj ne formas unuecan kreston.

La vertebraro konsistas el 7 kolvertebroj, 11 brust-, 7 koks-, 3 pug- kaj 31 vostvertebroj.

La manoj estas fortaj, havas kvin fingrojn kun ungoj. La dikfingro estas relative malgranda kaj mallonga, sed oponebla al la aliaj fingroj kaj tiel ebligis sekuran grimpadon en branĉaro. La piedoj ankaŭ estis grandaj, la unua piedfingro tre longa kaj oponebla al la aliaj. Kontraŭe al vivantaj malseknazuloj la dua piedfingro ne havis apartan ungon.

Paleobiologio redakti

 
Rekonstrua pentraĵo

La strukturo de trunko kaj membroj indikas, ke Darwinius vivis sur arboj, kie ĝi moviĝis kvarpiede tra la branĉaro. Ĝi ne povis salti trans grandaj distancoj. La grandaj okuloj indikas noktuman vivmanieron. La formo de la dentoj kaj la digestadrestoj montras, ke la simio manĝis fruktojn, semojn kaj foliojn.[3] Ne estas iuj indikoj, ke ĝi manĝis insektojn aŭ aliajn bestetojn.

La individuo „Ida“ redakti

La fosilio estis nomita „Ida“ laŭ la filineto de la sciencisto Hurum. Pro la manko de penisosto (Baculum) la sciencistoj taksis la fosilion femala. Kial kaj kiel Ida mortis, ne estas konata. Ne ekzistaj iuj spuroj de mordoj aŭ perforto, kiuj indikus atakon de rabobestokadavromanĝanto. Verŝajne „Ida“ mortis en nubo de sufoka gaso, kiel oni ĝenerale supozas por la fosilioj el Messel - similaj incidentoj hodiaŭ estas konataj por la kamerunaj lagoj Nyos (en 1986) kaj Monoun (en 1984), kiuj ankaŭ situas sur grandaj vesikoj da magmo - same kiel la maaro de Messel en eoceno. Post la morto Ida rapide sinkis al la grundo de la maara lago, kie la kadavro pro manko de oksigeno ne putris, sed estis konservita en la sedimento.

Sistematiko redakti

Darwinius estas klasata ene de la primatoj al la AdapiformesAdapoidea, formortinta grupo kiu en la epokoj de eoceno kaj oligoceno troviĝis sur la nordhemisferaj kontinentoj. Ene de la Adapiformes ĝi estas metita en la familio Notharctidae.

Ĝis nun oni taksis la Adapiformes kiel malseknazulojn (Strepsirrhini), do kiel parencojn de hodiaŭaj lemuredoj kaj lorisedoj. La trovo de Darwinius montras similaĵojn al la seknazuloj (Haplorrhini), tial la aŭtoroj [1] vidas genron Darvinio kaj la grupon Adapiformes nun kiel parton de la Haplorinoj. Tamen darvinio ne povas esti rigardata kiel praformo de la simiuloj (Simiiformes, ankaŭ SimiaeAnthropoidea).

Primatoj (Primates)
│
├───malseknazuloj (Strepsirrhini)
│     │
│     ├──malnova pozicio de Adapiformes
│     │
│     ├──Lemuredoj (Lemuriformes)
│     │
│     └──Lorisedoj (Lorisiformes)
│
└──seknazuloj (Haplorrhini)
     │
     ├──nova pozicio de Adapiformes laŭ aŭtoroj pri Darwinius
     │
     ├──Koboldmakedoj (Tarsiiformes)
     │
     └──Simiuloj (Anthropoidea)
           │
           ├──novmondaj simioj (Platyrrhini), en Ameriko kaj Oceanio
           │
           └──malnovmondaj simioj (Catarrhini), en Afrik-Eŭrazio kun la Homedoj (inkl. Homo)

Malkovro kaj nomigo redakti

 
„Ida“ sur titolpaĝo de Süddeutsche Zeitung, 20 Maj 2009

La nomo de la genro omaĝas al brita evoluisto Charles Darwin, kies 200-a datreveno estis festita en la jaro de la publikigo. Tipa kaj nurnura konata specio estas Darwinius masillae, masillae estas la mezepoka nomo de urbeto Messel laŭ la Kodekso de Lorsch.

La trovaĵoj estas datitaj al la frua meza eocena formacio (Lutecia epoko) kun aĝo de proksimume 47 milionoj da jaroj (mja).

La specimeno estis trovita en 1983 far hobia paleontologo [4], poste la fosilio fariĝis posedaĵo de privata kolektisto, kiu ne rekonis ĝian gravecon.

  • Plato A, kiu entenas la plejparton de la ostoj [2], poste estis aĉetita de komercisto, kiu vendis ĝin kontraŭ alta sumo al la norvega paleontologo Jørn H. Hurum de la Naturhistoria muzeo de la Universitato de Oslo.
  • Plato B, la „negativa“ enpremaĵo de plato A [2], estis (parte fuŝe) „kompletigata“ - supozeble por altigi ĝian prezon. Ĝi nun troviĝas en privata muzeo en Wyoming, Usono.

La scienca publikigo baziĝas sur esploro de ambaŭ platoj.

La prezentado de la trovaĵo estis furore surscenigata, kio incitis skeptikon, eĉ malsimpation kontraŭ la prezentantoj.[5] La esploristoj de la fosilio nomis ĝin oka mondmirindaĵo [6] kaj komparis ĝin kvazaŭ ili estus trovintaj la Arkeon de Noa.[4] Samtempe ili anoncis propran ttt-ejon (revealing the link), kaj anoncis kaj filmon kaj libron pri la trovaĵo. Hurum mem komentis la manieron de la prezentado tiel, ke ankaŭ aliaj sciencistoj pli pensu kiel popmuzikistoj aŭ sportistoj (kaj eluzu la publikan atenton por pozitiva sinteno al scienco).[4]

Literaturo redakti

  • Jens L. Franzen, Philip D. Gingerich, Jörg Habersetzer, Jørn H. Hurum, Wighart von Koenigswald, B. Holly Smith. (2009) Complete Primate Skeleton from the Middle Eocene of Messel in Germany: Morphology and Paleobiology. PLoS ONE, p. e5723. doi:10.1371/journal.pone.0005723.

Filmo redakti

Notoj, referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Franzen JL, Gingerich PD, Habersetzer J, Hurum JH, von Koenigswald W, et al. (2009) Complete Primate Skeleton from the Middle Eocene of Messel in Germany: Morphology and Paleobiology. PLoS ONE 4(5): e5723. COI:10.1371/journal.pone.0005723
  2. 2,0 2,1 2,2 Noto: la du platoj interrilatas kiel la du platoj de vaflofero, kiam la vaflo disŝiriĝis dum elpreno kaj vafleroj restas en ambaŭ formoj. Tasko de preparatoro estas la eligo de la fosilio el la sedimento, do - por resti en la bildo - la „eligo de la vaflo el la vaflofero“
  3. Werner Breunig: „Grube Messel. Idas Wiege“, FAZ, 21. Mai 2009
  4. 4,0 4,1 4,2 „Norske forskere: – Har funnet «the missing link»“, Aftenposten, 19 Maj 2009, (norvege)
  5. hda / dpa: „Frankfurter Forscher weist Kritik zurück“, Spiegel Online, 21. Mai 2009
  6. „Uraltes Primatenfossil ist weder Lemur noch echter Affe“, Spektrumdirekt, 20. Mai 2009

Eksteraj ligiloj redakti