Deborah Kerr

(Alidirektita el Deborah KERR)

Deborah KERR, origine: Deborah Jane KERR-TRIMMER (naskiĝis la 30-an de septembro 1921 en Helensburgh, Skotlando, mortis la 16-an de oktobro 2007 en Suffolk, Anglio) estis brita aktorino.

Deborah Kerr
Persona informo
Deborah Kerr
Naskonomo Deborah Jane Kerr-Trimmer
Naskiĝo 30-an de septembro 1921 (1921-09-30)
en Helensburgh, Skotlando
Morto 16-an de oktobro 2007 (2007-10-16) (86-jaraĝa)
en Suffolk, Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Parkinsona malsano vd
Tombo St Mary's Church, Redgrave vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Helensburgh • Botesdale vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro Arthur Charles Kerr Trimmer vd
Patrino Kathleen Rose Smale vd
Edz(in)o Anthony Bartley (1945-1959)
Peter Viertel (1960-2007)
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmaktoro • aktorobaleta dancisto • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1940 - 1986
Aktorado
Oskar-premio
1994 Vivdaŭra atingo
Premio Ora Globo
Plej bona aktorino en Muzikala Komedio:
1957 The King and I
Premio BAFTA
1991 Speciala premio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deborah Kerr komencis sian karieron kiel dancistino. En la jaro 1939 ŝi unuafoje aperis sin kiel aktorino en teatro, kaj en 1941 ŝi ricevis rolon en la filmo Major Barbara (laŭ teatraĵo de George Bernard Shaw).

El ŝiaj unuaj roloj en Hollywood menciindas ekz. tiu de la juna kristanino Lygia en Quo vadis (laŭ romano de Henryk Sienkiewicz). Grandan famon ŝi akiris per la filmo From Here to Eternity: La longa, pasia kiso kun Burt Lancaster apud maraj ondoj estas konsiderata unu el la plej ravaj kis-scenoj en la historio de la kino.

Kune kun Yul Brynner ŝi aperis en la muzikfilmo The King and I. Granda defio por ŝi estis la rolo en Separate Tables.

Post la filmo The Arrangement (1969, reĝisoro: Elia Kazan) Deborah Kerr retiriĝis el la kinolaboroj. Ĝis 1981 ŝi ĉefe dediĉis sin al la teatra laboro.

En ŝia filmkariero Deborah Kerr ses-foje estis nomumita por la Oskaro. En 1993 Oskaro honorigis ŝian dumvivan laboron.

Listo de filmoj redakti

  • Major Barbara (Britio, 1941)
  • Black Narcissus (Britio, 1947)
  • Edward My Son (Britio, 1949)
  • Quo vadis (Usono, 1951)
  • From Here to Eternity (Usono, 1953)
  • Julius Caesar (1953)
  • The King and I (Usono, 1956)
  • Heaven Knows, Mr. Allison (Usono, 1957)
  • Separate Tables (Usono, 1958)
  • Bonjour Tristesse (Usono, 1958)
  • The Sundowners (Usono, 1960)
  • The Night of the Iguana (Usono, 1964)
  • Casino Royale (Britio, 1966)
  • The Gipsy Moths (Usono, 1969)
  • The Arrangement (Usono, 1969)
  • A Song at Twilight (televida produktaĵo, 1981)
  • Witness for the Prosecution (Usono, 1982)