Demokrata Partio (Italio)
La itala Demokrata Partio estas centr-maldekstra politika partio kiu estis kreita en 2007. Ĝi estas la rezulto de la kuniĝo de la du ĉefaj centraj-maldekstraj partioj en Italio, la Demokrata Partio de la Maldekstro kaj la "Margherita". Kelkaj aliaj pli malgrandaj partioj ankaŭ fariĝis parto de la Demokrata Partio.
Demokrata Partio (Italio) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
partio vd | |||||
Dum | 14-a de oktobro 2007 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Demokratoj de Maldekstro | ||||
Sekvanto | Alianco por Italio | ||||
Fondintoj | Walter Veltroni vd | ||||
Membro de | Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj • Progresema Alianco vd | ||||
Sidejo | Romo | ||||
Lando(j) | Italio | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Demokrata Partio | |
---|---|
Partito Democratico | |
Lando | ![]() |
Estro | Nicola Zingaretti |
Fondiĝo | 2007 |
Lingvo(j) | Itala |
Ĉefa sidejo | Romo |
Ideologio | Sociala demokratio Sociala kristanismo[1] Sociala liberalismo Eŭropismo[2], Verda politiko[3]. |
Retejo | partitodemocratico.it |
En oktobro 2007, la urbestro de Romo Walter Veltroni estis elektita kiel gvidanto de la partio, en malfermita elekto en kiu partoprenis tri milionoj da homoj. La Demokrata Partio prezentiĝis en la ĝeneralaj elektoj en 2008, kaj ĝi iĝis ĉefa maldekstra partio. Ĝia plej granda rivalo estas La Popolo de Libereco, la partio de Silvio Berlusconi.
Printempe en 2009, post malsukcesa regiona balotado en Sardio, Veltroni demisiis kaj la vicestro Dario Franceschini iĝis provizora estro. Novaj malfermitaj elektoj okazis la 25-an de oktobro 2009; anoncis sian kandidatiĝon Pier Luigi Bersani, senatano kaj ĥirurgo Ignazio Marino, kaj Franceschini mem. La balotadon venkis Bersani, kiu ekde tiam rolas kiel estro de la partio. En 2013, post la "ne venko" kaj la ne okazinta elektado kiel prezidanto de la Respubliko de Romano Prodi, Bersani kaj Bindi demisiis. La 11 majo estis elektita Guglielmo Epifani kiel prezidanto de la Partio
Partiestroj redakti
Sekretarioj redakti
- Walter Veltroni (14-a de oktobro 2007 – 17-a de februaro 2009)
- Dario Franceschini (21-a de februaro 2009 – 25-a de oktobro 2009)
- Pierluigi Bersani (25-a de oktobro 2009 – 20-a de aprilo 2013)
- Guglielmo Epifani (11-a de majo 2013 - 15-a de decembro 2013)
- Nicola Zingaretti (17-a de marto 2019 - nun)
Prezidantoj redakti
Notoj redakti
- ↑ ITALY (angle). Parties and Elections in Europe.
- ↑ itale Manifesto dei Valori del Partito Democratico, p. 4
- ↑ itale Pd, senatori Ecodem, "Ambiente come missione centrale"[rompita ligilo]