Dennis Weaver

usona aktoro

Dennis WEAVER [DEnis ŬIvar] (naskiĝis la 4-an de junio en Joplin (Misurio), 1924, mortis la 24-an de februaro, 2006 en Ridgway (Koloradio) estis usona aktoro. Weaver estas konata ĉefe pro siaj roloj en la unua "matura" televida vesterno, Gunsmoke (pafila fumo), kaj en la pripolica dramo McCloud. En Gunsmoke, kiu daŭre aperadis per novaj epizodoj dum rekordaj 20 jaroj (1955-1975), li rolis kiel la korpe kaj mense lameta Chester GOODE. En McCloud (1970-1977) li ĉefrolis kiel usona marŝalo Sam McCLOUD, policano el la urbeto Taos (Nov-Meksiko) kiu solvadas krimojn dum pli-malpli eterna paslaborado en Nov-Jorko.

Dennis Weaver
Persona informo
Naskonomo William Dennis Weaver
Naskiĝo 4-a de junio 1924
en Joplin, Misurio, Usono
Morto 24-a de februaro 2006
en Ridgway, Kolorado, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Oklahomo vd
Familio
Edz(in)o Gerry Stowell (1945–2006)
Profesio
Alia nomo Danny Weaver
Okupo aktoropilotopolitikisto • televida aktoro • sindikatisto • filmaktoro • scenaristo • teatra aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1952–2005
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li aperis en diversaj filmoj, inkluzive de Touch of Evil de Orson Welles kaj Duel (duelo), televida filmo reĝisorita de Steven Spielberg en 1971, en kiu ŝarĝokamiono persekutas veturanton.

Post sia famiĝo Weaver aktivis en la ekologia movado (i.a. fondis "Instituto pri Ekolonomiko") kaj en nutrado de malriĉuloj en la losanĝelesa regiono (per organizaĵo "LIFE: Love Is Feeding Everyone" — "Ami Estas Nutri Ĉiun"). Li estis vegetarano kaj jogano. Li gajnis trotuaran stelon en la holivuda "Marŝo de la Famo", ĉe 6822 Hollywood Blvd. Li mortis pro sekvoj de kancero ĉe sia hejmo en Koloradio.