Der Tod und das Mädchen (arĉkvarteto)

arĉkvarteto far Schubert

Der Tod und das Mädchen estas la titolo de arĉkvarteto n-ro 14, d-minora, op. post., D 810 de Franz Schubert. Schubert komponis la kvarteton por du violonoj, vjolo kaj violonĉelo jam en 1824, unua privata prezentado okazis la 1-an de februaro 1826 en la viena loĝejo de kantisto Joseph Barth.[1] Ĝin publikigis post la morto de la komponisto en 1829 eldonejo Josef Czerny. La unua publika prezentado okazis marton de 1833 en Berlino. La verko apartenas krom la kvartetmovimento en c-minoro, D 703 kaj la du arĉkvartetoj en a-minoro, D 804 resp. op.29, ankaŭ nomata "Rosamunde"-kvarteto, kaj G-maĵoro, D 887 resp. op.161 al la grupo de la malfruaj kvartetoj de Schubert.

Original manuscript of Death and the Maiden quartet, from The Mary Flagler Cary Music Collection, Morgan Library, NY
Original manuscript of Lied Death and the Maiden
Partituro de la 2-a movimento de arĉkvarteto n-ro 14 d-minora

La kvar movimentoj staras en minoro. La dua movimento, Andante con moto, estas variaĵaro pri la enkonduko al la lido Der Tod und das Mädchen, kiun Schubert komponis en 1817 pri la samnoma poemo de Matthias Claudius. Ĉi tiu donis al la kvarteto la kromnomon kaj faras ĝin elstara specimeno de la subjekto Morto kaj junulino, konata jam ekde la renesanco.[2]

Fono redakti

 
Franz Schubert, akvarelo pentrita de Wilhelm August Rieder majon de 1825

La verkado de la arĉkvarteto okazis en la plej malfacila fazo en la vivo de Schubert. Li intencis muzikiste enradikiĝi en Vieno kaj – kiel Mozart – akiri respekton kiel operkomponisto. Post kelkaj provoj ekde 1814 la nun 26-jara volis eldevigi 1823 la trarompon per tri operoj. Li fiaskis, ĉar la libretoj validis kiel malabundaj kaj lia muziko ne trafis la publikan guston. Samtempe li grave malsaniĝis je sifiliso kaj neŭrastenio.[3] Ĉi tiuj krizaj vivcirkonstancoj formas la fonon de la komponaĵo, sed ili ne klarigas ilian rekonatan altegan artan rangon.[4]

Formado redakti

Kiel absoluta muziko la kvarteto d-minora ne estas programe destinita de la titolo. Ĝi ne priskribas muzike la Morton aŭ la junulinon, sed la sinsekvo okazas laŭ muzikinternaj reguloj kaj esprimformoj same kiel je simfonio aŭ sonato. La arĉkvarteto konsistas el kvar malsame longaj movimentoj, kiuj kune daŭras proksimume 41 minutojn, se ĉiuj ripetoj estas ludataj.

1-a movimento: Allegro d-minora 4/4-takto sonata formo, proks. 15’
2-a movimento: Andante con moto g-minora 2/2-takto variaciaro proks. 13’
3-a movimento: Skerco. Allegro molto, d-minora, 3/4-takto, triparta kantoformo ABA proks. 4’
4-a movimento: Presto, d-minora, 6/8-takto, sonata formo proks. 9’

Unua movimento redakti

Escepte la 2-an movimenton la movimentoj estas karakterizataj de la „tragedia streĉosfero inter esto kaj neniiĝo. […] Jam la enkondukaj dek kvar taktoj montras per sia parolanta sinsekvo de muĝa al- kaj admonvoko, mallaŭta, maltrankvilega demando kaj angora meditado kvazaŭ epigrama surbaze de seriozega animagordo de la tuto. Encerbiĝe jen ankaŭ jam aperas la maltrankvile pela triolmotivo, kiu regas vastaparte la unuan movimenton kiel mova elemento.“[5] La 1-a movimento baziĝas sur la sonata formo, tamen sen aparta malvolviĝa parto, ĉar temprezento kaj resumo tiun jam enigis, ĉar post la prezentado de la temoj tuj komencas tralabora proceso. Okulfrape la unua temo (t. 15-19) prezentata en pianissimo ludas neniun rolon, ĝi reaperas post la okta ripetado nur mallongigite kaj kaŝite en la 2-a violono mallonge antaŭ la komenco de la resumo (T. 152) kaj poste finfine en la elkonduko (t. 311). Krom la triolmotivo el la enkonduko, kiu apogas jam la unuan temon laŭ trarompita stilo kaj plue estas malvolvita, la dua temo (T. 62-65) destinas la movimenton. En ĉiam novaj formaĵoj kaj kuntekstoj ĝi pasas tra la kvar instrumentoj, kiuj egalrajte partoprenas la malvolvadon. Je tio Schubert malfermas al si per ŝanĝo de laŭteco, tonalto kaj harmoniaro novajn esprimvariaĵojn inter kruta (unusono) kaj delikate elasta. Foje aliĝas mallonge ekbrila nova motivo (t. 102), foje la 2-a temo en la resumo estas reduktita al akompanfiguro, sur kiu leviĝas melodieto kun la karakteriza unu-kaj-duontona paŝo de la harmonia minorgamo (t. 187). Je tio okazas la tema laboro en blokoj separitaj per krutaj cezuroj (fortissimo, unusono). La unuaj 40 taktoj de la movimento havas neniun egalvaloraĵon je la komenco de la resumo, la aliaj partoj retroviĝas parte identaj, parte transponitaj kaj kompozicie ŝanĝitaj, sed egalaj laŭ paso kaj daŭro, en la resumo. La kodo (t.299) „kondukas trans veaj fremdnotaj disonancoj, mediteme eltenataj akordoj kaj reveno de la unua evoluo de la unua temo finfine al laciĝa malleviĝo en melankolion kaj funebron.“[6]

Dua movimento redakti

 
Hans Baldung Grien: La Morto kaj la knabino, 1517

La temo citas en la unua parto la oktaktan enkondukon de la lido „Der Tod und das Mädchen“, oktakta periodo konsista el du egalaj duonoj. En la dua parto aldoniĝas du pliaj periodoj, je kio la unua formas la mezparton de la temo kaj la dua ĉirkaŭfermas la temon per melodiaj rilatoj al la komenco de la temo. La temo estas prezentata en pianissimo kiel homofona, akorda tonmetaĵo. En la unua variaĵo la violonĉelo ludas la basvoĉon de la temo kordopluke, la mezvoĉoj plenigas la akordojn per triolaj tonripetadoj. Je tio la 2-a violono plejparte tenas la melodinotojn, kiun alikaze laŭ la principo de la trarompita stilo ĉiam estas audeblaj, kaj la 1-a violono figuras trisonorompojn kaj fremdnotojn helpe de ritmomodelo ruze ligita kun la pavanritmo. La dua variaĵo altigas laŭtecon, mallongecon de la notvaloroj (interna akcelado) kaj esprimon, ĉi lastan per alta violonĉela melodio, kiu alprenas la pavanritmon en ĉiu dua takto, kiu troviĝas en oktoj kaj duoblaj notvaloroj en la vjolo, krom tio harmoni-subtenaj tonoj en punktigoj en la 2-a violono kaj triosonorompoj laŭ deksesonaj notoj en la 1-a violono. Provizora pinto de la intensiĝo estas la tria variaĵo, kiu atingas per fortissimo, per unusono kaj per denove duobligitaj notvaloroj de la pavanritmo tre krutan esprimon de la temo. Je la plua paso la mezvoĉoj konservas ĉi tiun novan version de la pavanritmo, dum kiam la eksteraj voĉoj ludas al tio etajn melodiajn turnojn aŭ akordojn komplemente metitajn. La kvara variaĵo alikondukas la intertempe kreitan energion en la delikaton per la tonaloŝanĝo al G-maĵoro, laŭteco reduktita al pianissimo, karesema melodiaro en la du malsupraj voĉoj, kiuj reekprenas la temon laŭ la originala ritma formo kaj per kelkaj melodiaj turnoj. Pli malfrue ankaŭ partoprenas la 2-a violono, dum kiam la 1-a violono figuras je tio maltrudiĝemajn triolojn. Ĉi tiuj troviĝas en la 1-a parto de la kvina variaĵo en la baso, dum kiam la mezvoĉoj artikulacias la temon kiel en la variaĵo kaj la 1-a violono ludas deksesonajn notojn plejparte kiel tonripetadojn. Per tio ekestas jam intensiĝo, kiu okazas ĉefe en la dua parto per akordaj tonripetadoj en deksesonaj notoj de la tri supraj voĉoj, je kio la violonĉelo reekprenas la temon iomete figuritan. Post trakonduko per trioloj de la 1-a violono sur konstantaj akordoj komencas la elkonduko preĝece en triobla p kun la iomete ŝanĝita homofona tema elformado de la komenco.

Resume Schubert elgajnas el la temo laŭ la senco de absoluta muziko multajn esprimvariaĵojn kaj kompoziciajn rafinecojn, sed ne laŭ la semantika senco el la Morto de la lido multajn facetojn, kio ja ne estas la tasko de la arĉkvarteto. Kompare kun aliaj variaciaroj de Schubert aŭ aliaj komponistoj la temo estas orelfrape konstanta kaj travivas malmultajn variiĝojn, simile al la dua movimento de la kvarteto Hoboken-registro 77, C-maĵora ("Kaiserquartett") de Joseph Haydn. La diferenco tamen estas, ke ĉi tiu lasta prezentas la neŝanĝitan melodion en pokaze nur unu instrumento, dum kiam en la ŝurberta kvarteto la melodio ofte estas dividita sur pluraj instrumentoj.

Tria movimento redakti

La malmola, akra skercotemo (allegro molto, forte, unusono de la violonoj) estas oktakta periodo, kiu retroviĝas en la dua parto de la skerco en la du malsupraj voĉoj, je kiu la supraj voĉoj takton post takto paŝas malsupren, kiu korespondas kun la passus duriusculus, ekde la renesanco esprimo de doloro aŭ sufero en muziko. Kontraŭ tion „la delikate kaj ĉarme kanta trio“[7] kun sia ŝanĝiĝo al maĵoro, pianissimo kaj plejparte homofona belsono formas krutan kontraston, kiu devenas de 16-takta melodio (du periodoj). Pro la da capo de la skerco ankaŭ ripetiĝas la komenca sinteno.

Kvara movimento redakti

„En la Presto-Finale superregas denove, sed eĉ pli emocie ol en la unua movimento, la funebraj, minacaj fortoj la kampon. Unusone komenciĝas la kvar instrumentoj per la maltrankvile rapidega d-minora ĉeftemo. Ĝi destinas la kompletan karakteron de la tuta movimento, kiu kreskakvante elvokas la imagon de ĉasado.“[7] Ĝi konsistas el du oktaktaj periodoj prezentata en piano, kies unua duono estas identa kaj kies dua duono komence kondukas al f, post la novkomenco poste en la bazan tonon d. La tria takto estas separata tuj post la temprezentado kaj uzata kiel akompanmotivo en la 1-a violono, dum kiam vjolo kaj violonĉelo ekprenas la temon per imita voĉkomenciĝo. Dumpase de la tralabora proceso la motivo fariĝas memstara, konsistiga elemento. La dua temo (t. 88) metas akran kontraston al la unua, haltigante la antaŭe pelan movon per sia kompakte homofona tonmetaĵo, per la retenata ritma movo (nur ankoraŭ unu longa tono por takto), fortissimo kaj sforzato, kio donas al ĝi krudan esprimon. La malvolviĝo baziĝas tamen plej parte sur la ĉeftemo, kaj tio en blokoj, kies rapidega movo ĉiam denove estas haltigataj per krutaj fortissimo-cezuroj, kies akordoj memorigas pri la dua temo. Sekvas malvolva tralaborado de la unua temo. Je la epilogo (t. 252) la separita motivo el la ĉeftemo formas la akompanon por iomete hungareca melodio de la 1-a violono. La strukturo de la movimento konformas al tiu de la unua movimento: Post la temprezentado, kiu jam komencas la malvolvon per daŭra tema laboro, aperas la resumo samstruktura, kompreneble podetale variita. La kodo komenciĝas en t. 651 per reekpreno de la unua temo en sia originala formo, por poste ekde t. 707 je prestissimo enbuŝiĝi en stretto, kiu siaflanke intensigas la pelantan movon ekde en trioblan f kaj plenenergie finas kaj la movimenton kaj ankaŭ la kvarteton sur ĝia pinto.

La analizo pruvas, ke Franz Schubert malgraŭ mizeraj vivcirkonstancoj sukcesis per ĉi tiu kvarteto kompozicie abundan majstroverkon. La preskaŭ daŭre streĉa tono kaj la faskigita energio eble estus rekte rilatigeblaj al lia krizo, la teknika lerteco kaj anima trapenetro montras vaste trans tio.

Literaturo redakti

  • Marcel Schneider: Schubert. Germanigita de Walter Deppisch, rororo Bildmonografien, Hamburgo 1958, jen 10-a eldono 1979, ISBN 3-499-50019-1
  • Hans Renner: Reclams Kammermusikführer. 8-a eldono, Stutgarto 1976, ISBN 3-150-08001-0
  • Otto Erich Deutsch, Werner Aderhold, Walther Dürr, Arnold Feil (eld.): Franz Schubert Werkverzeichnis. Der kleine Deutsch. dtv/Bärenreiter, 1983. ISBN 3-423-03261-8

Referencoj redakti

  1. Kammermusik.org: Detaloj de arĉkvarteto n-ro 14, d-minora, op. post., D 810 „Der Tod und das Mädchen“, vokita la 15-an de aŭgusto 2012
  2. Kammermusikkammer: Franz Schubert: Die Streichquartette, vokita la 15-an de aŭgusto 2012
  3. Komparu pri tio la impona prezentado ĉe Marcel Schneider: Schubert. pj. 73-75
  4. Hans Renner: Reclams Kammermusikführer. p. 393
  5. Hans Renner: Reclams Kammermusikführer. p. 393
  6. Hans Renner: Reclams Kammermusikführer. p. 394
  7. 7,0 7,1 Hans Renner: Reclams Kammermusikführer. p. 395