Dietrich von Nieheim

Teodoriko de Niehajmo (1345-1418) estis mezepoka historiisto, latinisto kaj kronikisto, kiu lasis sennombrajn latinajn verkojn kaj kronikojn. Niehajmo estis sekretario de la papo Urbano la 6-a kaj verkis pri la historio de la katolika Skismo. Ĝi ankaŭ enhavas sugestan priskribon de la valo di Nocera[1] kiel ĝi estis en tiuj tempoj.

Dietrich von Nieheim
(1345-1418)
"Pontificii quondam scribae" verko eldonita en (1609) far Dietrich von Nieheim.
"Pontificii quondam scribae" verko eldonita en (1609) far Dietrich von Nieheim.
Persona informo
Naskiĝo 1345
en Nieheim, Paderborn Germana regno
Morto 22-a de marto 1418
en Mastriĥto, Limburgo Nederlando
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Universitato de Lepsiko
Universitato de Prago
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkistohistoriisto • katolika episkopo vd
Aktiva en RomoCambrai vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li fariĝis notario de la papa kortego de la roto en Avinjono, kaj en 1376 iris kun la kurio al Romo. Urbano la 6-a ĉi tie aparte atentis lin, kaj igis lin abreviatoro de la kortega kanceliereco kaj en 1383 kunportis lin en sia vizito al Karolo la 3-a en Napolo, ekspedicio, kiu kondukis lin al multaj malagrablaj aventuroj, el kiuj li eskapis en 1385 forlasante la Kurion.

En 1387 li denove troviĝas inter la abreviatoroj, kaj en 1395 ka papo Bonifaco la 9-a nomumis lin princo-episkopejo de Verden. Lia provo ekposedi la sidejon tamen renkontis sukcesan opozicion; kaj li devis rekomenci sian laboron en la kancelaria kortumo, kie lia nomo denove aperas en 1403.

Dume li helpis fondi germanan hospicon en Romo, kiu pluekzistas kiel la "Instituto dell'Anima", kaj komencis verki kronikon, el kiuj nur fragmentoj ekzistas. Lia ĉefa graveco tamen kuŝas en la partopreno, kiun li havis en la disputoj estiĝantaj de la Granda Skismo, inter 1378 kaj 1417. Li akompanis Gregorion la 12-an al Luko en majo 1408, kaj, vane provis igi la papon aŭskulti moderajn konsilojn, do li aliĝis al la romaj kaj avinjaj kardinaloj en Pizo.

Li aliĝis al la papo elektita de la koncilio de Pizo (Aleksandro la 5-a) kaj al lia sukcedanto, kontraŭpapo Johano la 23-a reprenante sian lokon ĉe la kurio. Konsiderante la kreskantan konfuzon en la eklezio, li tamen fariĝis unu el la plej fervoraj defendantoj de la apelacio al ĝenerala koncilio. Li ĉeestis ĉe la Konstanca Koncilio kiel konsilanto de la "germana nacio". Li mortis ĉe Mastriĥto la 22-an de marto 1418.

Niehajmo skribis pri eventoj, en kiuj li havis intiman personan partoprenon aŭ pri kiuj li estis en bonega situacio por akiri ĝustajn informojn. Liaj plej gravaj verkoj estas la "Nemus unionis" (1408) kaj la "De Schismate Papistico" (1378).

El tiuj la unua, kompilita en Luko post la rompo kun Gregorio la 12-a, estas kolekto de dokumentoj falintaj en liajn manojn dum la pactraktadoj pri kuniĝo: papaj eldiraĵoj, pamfletoj, leteroj skribitaj kaj ricevitaj de li mem kaj el aliaj fontoj. La "De schismate libri III", kompletigita la 25-an de majo 1410, priskribas la historion de la eventoj ekde 1376 kiel Niehajmo mem vidis ilin. Ĝi estis daŭrigita en la "Historia de vita Johannis XXIII" (1415).

Verkaro[2] redakti

  • Stilus palatii abbreviatus, 1378
  • De Schismate Papistico libri tres, 1379, 1409, 1539
  • Liber cancellariae apostolicae, 1380
  • Statuta synodalia, 1396
  • Gesta Karoli Magni imperatoris, 1398
  • De Iubilellis, 1403
  • Informacio facta cardinalibus in conclavi ante electionem pape Innocencii VII, 1404
  • Nemus unionis, 1408
  • De bono pontificis Romani regimine, 1410
  • Dialogus de modis uniendi ac reformandi ecclesiam in concilio universali, 1410
  • Contra dampnatos Wiclivitas Prage, kontraŭ la Husanoj, 1411
  • Epistolae, 1411
  • Viridarium imperatorum et regum Romanorum, 1411
  • Circa convocacionem generalium conciliorum, 1413
  • Compendium de differentia qualitatum regum et tyrannorum, 1413
  • Cronica, 1413
  • Avisamenta edita in concilio Constanciensi, 1414
  • Diarium de concilio Constantiensi, 1415
  • Historia de vita Johannis XXIII Pontificis Romani, 1415
  • Historie de gestis Romanorum principum, 1415
  • Invectiva in Iohannem XXIII, 1415
  • Tractatus minores novem, 1415
  • Theodorici a pontificii quondam scribae, 1609
  • Tractatus utilissimi de schismatum in Ecclesia Romana, 1629
  • De scismate, 1890
  • Dietrich von Nieheim: zijne opvatting van het concilie en zijne Kroniek, 1907
  • De modis uniendi et reformandi ecclesiam in concilio universali, 1969
  • Stilus palatii abbreviatus, 1971
  • Historie de gestis Romanorum principum, Cronica ; Gesta Karoli Magni Imperatoris, 1980

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti