Diskuto:Pozitiva psikologio

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor

En mia artikoleto de 2010 dum 12 jaroj ne ekzistis ruĝa ligilo. Nun antaŭ tri tagoj la redaktanto Sj1mor enkonstruis novan ruĝan ligilon pri la vorto kunvivado. Ĝis nun en alilingvaj vikipedioj mi nur en la germana trovis miniaturan artikolon "Zusammenleben", kiu en mia ekrano ampleksas nur 4 liniojn, kaj laŭ vikidatumoj (se la informoj ĝustas) ne ekzistas io tia en alilingva versio. Kompreneble eblas facile traduki tiujn kvar liniojn al Esperanto, kvankam laŭ mia subjektiva juĝo la germanaj linioj eĉ ne estas tiom enhavoplenaj... vere aspektas nur kiel artikola ĝermo. Kaj mi dubas, ĉu vere sencas krei tian miniaturan artikolon. Mi nur konvinkeblus, se iu trovus alilingvan signife pli ampleksan tekston pri la vorto, aŭ volus verki iun tute novan tekston kun referencoj. La sola teksto kiun mi pene sukcesis trovi estas la jena esperantlingva traduko de anglalingva teksto "Cohabitation", kiu titoliĝis "kunvivado", sed temas pri io tute alia! ... nome, kiel la teksto mem klarigas, "aranĝon kie du homoj kiuj ne estas edziĝintaj vivas kune". Kompare la germana miniatura artikolo ja bone klarigas la ĝeneralan koncepton de socia kunvivado, kiu celiĝas en la teksto "pozitiva psikologio". Mi proponas formeti la ruĝan ligilon - manke de bona teksto ligebla al ĝi. Oni ja ne devas ligi ĉiujn vortojn en artikolo al internaj ligiloj - alikaze ekzempla frazo pli sube en la teksto aspektus jene:

Citaĵo
 La vortumo pozitiva psikologio ne signifas ke la aliaj branĉoj de psikologio estus nomataj juĝataj "negativaj". 

ThomasPusch (diskuto) 12:23, 28 apr. 2022 (UTC)Reply

PS: Mi nun formetis la neekzistan ruĝan ligilon, sed kompreneble ĉiu estas bonvenata realdoni ĝin, kiam kreiĝis kontentiga teksto pri la temo kunvivado. ThomasPusch (diskuto) 13:42, 28 apr. 2022 (UTC)Reply

Dankon pro via kritiko. Hazarde mi eklegis ĝin. Mi volas ekspliki ke kiam mi kreis tiun ligilon pri Kunvivado, en mia kapo mi pensis, nek pri Co-habitation, nek pri simbiozo, sed pri homoj kaj komunumoj kiuj apude loĝas kaj alkutimiĝas unu al la alia, kaj kiuj konas kiel sufiĉe bone travivi iliajn vivojn kun ties najbaroj, ĉu amike aŭ manke.
Foje mi metas kaj lasas ruĝan ligilon esperante ke tiu iam donos stimulon al iu redaktanto krei novan artikol(et)on pri tiu ĉi. Ruĝa ligilo ne dolarigas en miaj okuloj, sed estas al mi rimedo komuniki tion kion mi konsideras farinda kaj farenda. Sj1mor (diskuto) 13:04, 5 maj. 2022 (UTC)Reply
Jes, mi komprenas. Tiun sencon, kiun vi kaj mi subkomprenis en la frazo, ankaŭ celas la miniaturaj kvar linioj de la germanlingva tekstoĝermo "Zusammenleben". Mi mem iom miris, ke pri tiom baza koncepto ŝajne ekzistas nenio pli ampleksa en la multlingva vikipedio. Sed ŝajne estas tiel - eble iu lingvospertulo trovas bonan tekston pri la temo en la japana, ĉina aŭ korea vikipedioj (kiujn ekzemple mi tute ne komprenas), sed mi iom dubetas pri tio. Kompreneble mi konvinkiĝas ke ni ĉiuj kunlaboras ĉi-tie en bonaj intencoj. Sed vi ne forgesu ke krei ruĝajn ligilojn multege pli facilas ol plenigi ilin per artikoloj... Do sencas iom bridi sin ne tro malavare ruĝigi vortojn, sed elekti kiuj estas la plej gravaj, aŭ pripensi pri kiuj temoj oni mem pretus ekverki ene de - ni diru - la sekvaj kvar semajnoj. Se tiam jam iu alia ekfaris novan artikolon, estas des pli bone. ThomasPusch (diskuto) 19:49, 5 maj. 2022 (UTC)Reply
Eble nun: Kunviveco Sj1mor (diskuto) 06:36, 10 dec. 2022 (UTC)Reply

Semajnon poste:

La artikolo ĝis nun ne tiom kreskis, sed dum la lasta semajno kreskis multaj tekstoj ĉirkaŭ ĝi, ekzemple ĝermaj biografioj pri Abraham Maslow, Rollo May, James Bugental, Fritz Perls, Laura Perls, Elsa Gindler, Hilde Bruch, Frieda Fromm-Reichmann, Kurt Goldstein, Adhémar Gelb, Karl Landauer, Otto Fenichel, Albert Bandura, kaj Sonja Lyubomirsky, aŭ la tekstoj pri Ikigajo, pordopilko kaj Kulturo kaj pozitiva psikologio. ThomasPusch (diskuto) 12:02, 5 maj. 2022 (UTC)Reply

Listo de psikologoj redakti

La listo en aliaj vikioj estas fonto de notindaj nomoj en la fako. https://en.wikipedia.org/wiki/Category:Positive_psychologists

Jes, sed ankaŭ tie estas diferencoj. Estas psikologie famaj nomoj, kiel Donald Winnicott, kaj multe pli modestaj tekstoj, kiel tiu pri la juneta docentino Shauna Shapiro (angle), kun nur kompare malgranda angla artikolo kaj nenio en alia lingvo - kaj kun diskutpaĝa noto This article reads like a LinkedIn page and all the sources come from the subject. Is there any proof of notability?. Hm. Bedaŭrinde se tia pruvo ne videblas, ĉar teorie povus esti ke la juneta docentino povus esti pranepino de la renoma esperantisto kaj lingvisto Jakobo Ŝapiro - sed tiu juda familia nomo tre oftas kaj ne estas granda ŝanco ke la du estus parencaj. Mi ankoraŭ verkos artikolan ĝermon pri Donald Winnicott, kies librojn mi tre aprezas, kaj poste flankenmetos la komputilan klavaron: laŭ mi estus troigo se ĉiu psikologo iom rilata al pozitiva psikologio ricevus propran esperantlingvan biografion... Kvankam ŝi certe havas belan vizaĝon, de mi Shauna Shapiro ne ricevos esperantlingvan artikolon. ThomasPusch (diskuto) 20:19, 5 maj. 2022 (UTC)Reply

Kunvivado kiel (angle) coexistence redakti

Tio estas la termino pri kio mi pensis. La kunvivado de homoj, spite al ĉiuj obstakloj. Ja indas por Esperanto. Se ne estas en nacilingve do indas eki en Esperanto. Sj1mor (diskuto) 21:24, 5 maj. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Pozitiva psikologio".