Drake (muzikisto)
Aubrey Drake Graham (naskita la 24-an de oktobro 1986) estas kanada artisto, repisto, R& B kantisto kantverkisto kaj aktoro. Li publikigas siajn kantojn sub sia artistnomo Drake, kvankam li ankaŭ estas konata sub sia pseŭdonimo Drizzy [1].
Li origine iĝis konata pro rolado de la rolulo Jimmy Brooks en la televidserio Degrassi: The Next Generation.
En junio 2009, Drake subskribis diskokontrakton kun Young Money Entertainment de Lil Wayne [2]. Li publikigis sian unuan studialbumon, Thank Me Later, en 2010 kaj debutis ĉe numero unu sur la Billboard 200. La albumo poste iĝis plateno [3][4] [5].
Drake laboris kun pluraj aliaj repartistoj kiel ekzemple Lil Wayne, Young Jeezy, Kanye West, Eminem kaj Jay-Z. Drake gajnis plurajn premiojn, inkluzive de du premioj Juno en 2010 por Best New Artist, Rap Recording of the Year kaj Grammy por Best Rap Album kun sia dua studialbumo Take Care.
Vivo
redaktiDrake naskiĝis en Toronto, Kanado. Lia patro Dennis Graham estas profesia tamburisto de katolika familio de afro-usonana origino. [6][7] Lia patrino Sandy (née Sher) estas juda kanada edukistino. Lia onklo, la frato de lia patro, estas la kontrabasisto kaj kantisto Larry Graham. Liaj gepatroj divorcis kiam li estis 5, kaj lia patrino kreskigis lin en Toronto [8].
Diskografio
redaktiAlbumoj
redakti- 2010: Thank Me Later
- 2011: Take Care
- 2013: Nothing Was the Same
- 2016: Views
- 2018: Scorpion
- 2021: Certified Lover Boy
- 2022: Honestly, Nevermind
- 2022: Her Loss
- 2023: For All the Dogs
Minialbumoj
redakti- 2009: So Far Gone
- 2018: Scary Hours
- 2021: Scary Hours 2
Mikstajpaĵoj
redakti- 2006: Room for Improvement
- 2007: Comeback Season
- 2009: So Far Gone
- 2015: If You're Reading This It's Too Late
- 2015: What a Time to Be Alive
- 2017: More Life
- 2020: Dark Lane Demo Tapes
Kolektoj
redakti- 2019: Care Package
Prezentistaj turneoj
redakti- 2010: Away from Home Tour
- 2012: Club Paradise Tour
- 2013-2014: ?Would You Like a Tour
- 2015: Jungle Tour
- 2017: Boy Meets World Tour
- 2019: Assassination Vacation Tour
- 2023: It's All Blur Tour
Referencoj
redakti- ↑ XXL Staff (September 24, 2018) How 'Nothing Was the Same' Made Drake the Face of Hip-Hop – XXL (angle). Alirita May 28, 2022 .
- ↑ "Drake Signs To Young Money, Distribution By Universal Republic". Billboard. June 30, 2009. Retrieved March 5, 2022.
- ↑ How Afrobeats Is Influencing American Pop Music, According to Producer P2J (angle). Arkivita el la originalo je 2019-08-11. Alirita 2019-08-25 .
- ↑ Ellis-Petersen, Hannah, "Sean Paul: 'Drake and Bieber do dancehall but don't credit where it came from'", September 5, 2016.
- ↑ Gold & Platinum (en-US). Alirita April 23, 2020 .
- ↑ Drake. Alirita June 29, 2018 .
- ↑ "Drake's Competition in 2017 Might Just Be His Father", Billboard.
- ↑ "Drake's Relationship With His Mother Through Fame & Music", DJBooth.