Drnava
Drnava, hungare Dernő estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Drnava | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 049 42 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 710 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48.63861120.654722Koordinatoj: 48° 38′ N, 20° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 376 m [+] | ||
Areo | 26,9 km² (2 690 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Drnava [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 27 km²
- Supermara alteco: 376 m
- Loĝantaro: 670
- Poŝtkodo: 049 42
- Aŭtokodo: RV
- Telefonprefikso:
Situo
redaktiDrnava situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Rožňava troviĝas 10 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1364, tiutempe apartenanta al fortikaĵo de Krasznahorkaváralja. En 1569 la turkoj detruis la vilaĝon. En la 17-a jarcento minado de fero, iom poste ankaŭ ferofarejo ekfunkciis. En 1805 jam 4 fandejoj funkciis, en 1821 tiutempe la plej granda ferofarejo troviĝis tie. En 1873 ĥolero, en 1878 inundo okazis. En 1910 loĝis en Dernő 706 da homoj, (664 hungaroj, 25 germanoj, 17 slovakoj). En 1913 la ferofarejo malfunkciis. Ĝis Traktato de Trianon Dernő apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Drnava 676 da homoj, (482 hungaroj, 191 slovakoj, unusola ĉeĥo).
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1779
- kastelo de Andrássy (andrAŝi) el la 18-a jarcento
Famuloj
redaktiEn Drnava naskiĝis hungara pentristo József Baska.