Dua ministro de la franca registaro
La titolo dua ministro de la franca registaro (france "numéro deux du gouvernement français" aŭ "n° 2 du gouvernement") estas uzata por la persono, kiu venas laŭ protokola ordo post la ĉefministro, kelkfoje komisiita pri anstataŭado okaze de nepovaj periodoj. Laŭlonge de la 5-a Respubliko, la dua ministro de la registaro ĉiam okupis ministeran postenon gravan laŭ la registara programo kaj/aŭ pri fako rezervita al la ŝtato. La nuna titolulo estas la ministro pri eksterlandaj aferoj, Laurent Fabius.
Numéro deux du gouvernement français (dua ministro de la franca registaro) | ||
---|---|---|
![]() Laurent Fabius
| ||
Persona informo | ||
Dum | 16-a de majo 2012 – | |
Rolo kaj funkciadoRedakti
Kvankam laŭ la konstitucio, ne temas pri oficiala ofico, la esprimo « numéro deux du Registaro » estas multe uzata en la politika sektoro kaj per la gazetaro (kiel estas, por ekzemplo, por la edzino de la prezidanto de la Respubliko, kiu estas kutime nomita « Unua damo de Francio »). En iuj landoj, la nomo « Vicĉefministro » estas uzata por nomi la duan ministron de la registaro. En Francio, tiu nomo ne ekzistas, sed ekzistas la titolo « ŝtatministro ».
En la historio de la kvina Respubliko, tri virinoj okupis tiun oficon.
Listo de la duaj ministroj de la franca registaro de la kvina RespublikoRedakti
Ekvivalentaj oficoj en aliaj eŭropaj landojRedakti
- Vicĉefministro : Unuiĝinta Reĝlando, Belgio, Grekio, Portugalio
- Vickanceliero : Germanio, Aŭstrio
- Vicprezidanto de la registaro : Hispanio
- Vicprezidanto de la ministra Konsilio : Italio, Pollando