Dubovac, serbe Дубовац, hungare Dunadombó estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovin. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Dubovácz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo rericevis sian originan hungarecan nomon.

Dubovac troviĝas en (verda) Municipo Kovin en Serbio
Municipo de Kovin
Ortodoksa serba preĝejo de Dubovac

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Dubovac situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Bela Crkva (Serbio) troviĝas 21 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1323 en formo "Dombo". La fortikaĵo en 1414 menciiĝis. En 1910 loĝis en Dunadombó 1505 homoj (serboj en majoritato, hungaroj kaj rumanoj en minoritato). La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento), al distrikto de Kubin, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Dubovac 1283 homoj, (1078 serboj (84 %), 111 ciganoj, 28 hungaroj, 19 jugoslavianoj, 14 rumanoj, 7 germanoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti