Nokta vivo

(Alidirektita el Dumnokta vivo)

Nokta vivo estas ĝenerala nomo por priskribi la amuzajn kaj distrajn aktivaĵojn ekstere de la hejmo, kiuj estas disponeblaj ekde la vespero ĝis malfrue en la nokto aŭ frue en la mateno. La esprimo ĉefe rilatas al noktokluboj, drinkejoj, kazinoj, koncertoj, teatroj, kinejoj kaj similaj amuzejoj - kiuj funkcias dum horoj kiam la plej multaj homoj dormas. Plejparte, la nokta vivo estas precipe aktiva dum la noktoj antaŭ la semajnfino aŭ dum ferioj. Nokta vivo estas ofta ĉefe en la urbocentroj aŭ en certaj kvartaloj en la grandaj urboj.

Nokta vivo en Times Square, Manhatano. Unu el la multaj kromnomoj por Novjorko estas La Urbo Kiu Neniam Dormas.
Noktoklubo en Kaburbo, Sudafriko
Trinkejo en San-Paŭlo, Brazilo

Eŭropaj urboj konataj pro sia vigla nokta vivo inkluzivas Amsterdamon, Barcelonon, Berlinon, Ibizon, Londonon, Parizon kaj Romon. Grandurboj en Azio konataj pro sia vigla nokta vivo inkludas Bankokon, Ho-Ĉi-Min-urbon, Honkongon, Seulon, Tel-Avivon, kaj Tokion, inter aliaj. Grandurboj en Nordameriko konataj pro sia vigla nokta vivo inkludas Novjorkon, Ĉikagon, Lasvegason, Los-Anĝeleson kaj Miamon, inter aliaj. Grandurboj en Sudameriko konataj pro sia vigla nokta vivo inkludas, inter aliaj, Bonaeron kaj Rio-de-Ĵanejron.

Estas certaj kvartaloj same kiel diversaj urboj en la mondo, kiuj estas konataj pro sia manko de nokta vivo.

En Esperantistaj aranĝoj redakti

Vidu Gufujo

Eksteraj ligiloj redakti