Działdowo

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Dzialdowo)

Działdowo (germane Soldau; prapruse: Saldawa) estas urbo en la provinco Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma urba komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Działdowo. En 2021 en la urbo vivis 20 670 loĝantoj. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio. La urbo situas borde de la rivero Działdówka (en posta parto de la rivero nomata Wkra). Inter la jaroj 1975 kaj 1998 urbo apartenis al la Vojevodio Ciechanów. Dum 1999 ĝi iĝis distrikta urbo de Varmio-Mazurio.

Działdowo
germane: Soldau

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Działdowo (Pollando)
Działdowo (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Działdowa
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Działdowo
Komunumo Urba Komunumo Działdowo
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 25000
Fondita en 14-a de aŭgusto
Urborajtoj 1344
Koordinatoj 53° 14′ N, 20° 11′ O (mapo)53.23333333333320.183333333333Koordinatoj: 53° 14′ N, 20° 11′ O (mapo)
Areo 13,35 km²
Loĝantaro 20670 (en 2021)
Loĝdenso 1 548 loĝ./km²
Poŝtkodo 13-200
Telefona antaŭkodo 23
Aŭtokodo NDZ
TERYT 6283503011
Estro Bronisław Mazurkiewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Zamkowa 12
Poŝtkodo de estraro 13-200
Telefono de estraro 23 697-04-00
Fakso de estraro 23 697-04-02
Komunuma retejo http://www.dzialdowo.pl
Domajno dzialdowo.pl
vdr

La urbo estas ankaŭ sidejo de vilaĝa komunumo Działdowo, kiu grupigas la loĝlokojn ĉirkaŭ la urbo.

urba panoramo
La urba kastelo de la germana ordeno
La urbodomo el la jaro 1792

Historio redakti

La setlejo ricevis urborajton antaŭ tago de festo de Maria, do la 14-an de axgusto 1344. La urbo evoluis kaj grandiĝis pro komerco kaj metio inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj. Działdowo estis grava placo sur komerca vojo de Varsovio ĝis Gdansko kaj Elbląg (Elblongo). Dum la Dua Mondmilito en Działdowo estis nazia koncentrejo, kie mortis ĉirkaŭ 10 000 da personoj.

Historio en la Mezepoko redakti

Działdowo estis fondita en la unua duono de la 14a jarcento. Tamen sur la treno de la urbo kaj sur la ĉirkaŭaĵoj iam loĝis l gento de praprusoj nomataj sasinoj.La arkeologiaj esploroj en la jaro 1983 montris la regadon de la praprusoj sur tiuj terenoj jam en la 11a kaj en la 12a jc. (vidu la supran mapon). Senrezulte provi regi sur tiuj terenoj la polaj princoj. Tamen sukcesis regi tie la Teŭtona Ordeno. Dum la jaroj 1290-1350 ili komencis tien sukcese inviti tien amason da germanaj koloniuloj. Dum la jaroj 1303-1306 la teŭtonaj kavaliroj ekokupis la lokan burgon kiun adoptis por la lima gardejo. De la jaro 1340 sur tiu tereno estis laboroj por konstrui la kastelon. Ĉirkaŭ la kastelo oni komencis disvolviĝi la setlejon por metistoj kaj komercistoj. Finfine, la 13an de aŭgusto 1344 Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Ludolf König von Wattzau donis al la urborajtojn kaj la nomon Soldov. Kvin jaroj poste laŭ la lokiga dokumento oni pligrandigis la surfacon de la urbo. En la jaro 1391 Działdowo estis tute ĉirkaŭita per la defendmuroj. En la 15a jc tie okazadis la konfliktoj inter la Teŭtona Ordeno kaj Pollando. En la jaro 1410 pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo por iom da tempo ekokupis la urbon, la urbo same en la jaro 1414 kaj 1422 provis okupadi la urbon. La grandega imposto por la urbanoj flanke de la Teŭtona Ordeno jam en la jaro 1444 sekvis la aliĝon de la urbo Działdowo al la kontraŭteŭtona koalicio, tiel nomata Prusia Konfederacio (vidu la apudan dokumenton).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de la 16a jc ĝis la 19a jc redakti

En la jaro 1466 post la dektrijara milito, inter la Teŭtona Ordeno kaj Krono de la Regno de Pollando, la urbo restis en la limoj de Duklando Prusio, kiu dum la jaroj 1525-1657 estis la feŭdo de Pollando. Tiam aperis en la urbo la Urba Konsilantaro kun Urbestro, laŭ la reformo de aministracio Działdowo ricevis la statuson de la distrikto (perdita tamen en la jaro 1752). En tiu tempo la loka kastelo perdis la militan gravecon, kaj la defendmurojn baldaŭ estis malkonstruitaj. Dum la periodo de pol-svedaj militoj en la 17a jc en la loka kastelo restadis la reĝo de Svedio Karolo la 10-a Gustavo (Svedio). En la jaro 1656 la urbon invadis la tataroj. En la 18a jc, pro la situo de la urbo ĉe la komerca vojo ligantan kun Varsovio, Kenigsbergo, Gdansko kaj Elblongo, la urbo Działdowo bone disvolviĝis. Bedaŭrinde en la jaro 1794 en la urbo okazis brulego (incendio), ruinigita estis pli granda parto de la urbo. Komence de la 19a jc la sekvonta malbonaĵo kiu trafis la urbon estis la francaj soldatoj kiuj kvartiris (restadis) en la urbo dum la jaroj 1806-1807. La deviga kantonmento (kvartirado), kontribucio, imposto kaj arbitreco faligis la lokan ekonomion. En la jaro 1871 kiel parto de Reĝlando de Prusio la urbo Działdowo eniris en la limojn de la Germana Regno (vidu la apudan mapon).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio en la 20a jc redakti

Dum la Unua Mondmilito la urbo estis bombardita per la rusia aerarmeo. Kiam la Germanio malvenkis en la jaro 1918 la militon, la 28an de junio 1919 laŭ la Traktato de Versajlo Działdowo kun la apudaj vilaĝoj revenis al renaskiĝanta Pollando sen plebiscito (vidu la apudan mapon). Tial la 17an de januaro 1920 polaj taĉmentoj eniris la urbon, la sekvontan tagon solene okazis la enkorporigo de Działdowo al Pollando. En la intermilita periodo bone agadis la pluraj societoj, organizoj, kultur-iniciatoj kaj politika agado por proksimiĝi la lokajn, etnajn loĝantoj de Mazurio nomataj mazurojn al sia patrujo Pollando. Tiucele oni kreis la Mazurian Popol-Domon, la Muzeon pri Mazurio kaj Pol-Mazurian Evangelian Societon. La 2an de septembro 1939 Działdowo ekestis sub la germana okupado dum la Dua Mondmilito. Dum la jaroj 1939-1945 sur la tereno de la urbo estis koncentrejo KL Soldau, en kiu germanoj mortigis tri mil da poloj, inter kiuj la arkiepiskopon Antoni Julian Nowowiejski kaj episkopon Leon Wetmański. La taĉmentoj de la Ruĝa Armeo nokte la 17/18an de januaro 1945 eniris la urbon. La sovetianoj forlasis la urbon en oktobro 1945, kaj ilin anstataŭis la pola administracio, sub la gvido de la prezidanto de la Urba Nacia Konsilantaro Franciszek Weselik.[1]

Bibliografio redakti

Grzegorz Białuński (1999): Studia z dziejów plemion pruskich i jaćwięskich, Ośrodek Badań Naukowych, Olsztyn.

Czesław Czubryt-Borkowski, Zygmunt Czarnocki (1988): Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa: lata wojny 1939-1945, Wydawnictwo Sport i Turystyka, Varsivio.

Wanda Korycka (1966): Działdowo. Z dziejów miasta i powiatu, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.

Zbigniew Mogilnicki (1998): Działdowo w latach 1344-1994. Zarys dziejów, Nakładem Zbigniewa Mogilnickiego, Działdowo.

Zbigniew Mogilnicki, Ładysław Cichosz (2001): Działdowo dawniej i dziś, urbo Działdowo.

Zbigniew Mogilnicki (2008): 660 lat Działdowa. Cztery lata po urodzinach miasta, urbestrejo Działdowo.

Lidia Nyga, Wojciech Wółkowski (2006): Na jagiełłowym szlaku. Przewodnik po powiecie działdowskim, distrikto Działdowo.

Karolina Obrębska (2007): Obóz w Działdowie. Jego charakter i rola w latach 1939-1945, Nakładem Edmunda Kozłowskiego, Działdowo.

Marian Odachowski (2009): Spacer po Działdowie, urbestrejo Działdowo.

August Eduard Preuß (1835): Preußische Landes und Volkskunde oder Beschreibung von Preußen. Ein Handbuch für die Volksschullehrer der Provinz Preußen, so wie für alle Freunde des Vaterlandes. Gebrüder Bornträger, Königsberg.

Emilia Sukertowa-Biedrawina (2009): Działdowo w XVIII wieku, Towarzystwo Miłośników Ziemi Działdowskiej, Działdowo.

Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1881): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 2, Nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.

Wojciech Wółkowski (2006): Działdowo i okolice, Spółdzielnia Pracy Ciech-Press, Działdowo.

Ekonomio redakti

Vitra industrio (vitrofarejo), ligna (mebloj), ŝua, metala, manĝada, presa kaj industrio de konstruaj materialoj.

Ĝemelurboj kaj distriktoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso