Edgar Cayce
Edgar Cayce, "Dormanta Profeto" (naskiĝis la 18-an de marto 1877 en Hopkinsville (Kentukio), mortis la 3-an de januaro 1945 en Virginia Beach (Virginio)) – usona mistikulo, klarvidanto, spirita sanigisto.
Edgar Cayce | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1877 en Hopkinsville, Kentukio |
Morto | 3-an de januaro 1945 (67-jaraĝa) en Virginia Beach, Virginio |
Mortokialo | Cerbovaskula malsano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patrino | Carrie Elizabeth Cayce (en) |
Infanoj | Hugh Lynn Cayce (en) , Edgar Evans Cayce (en) |
Okupo | |
Okupo | psychic (en) astrologo |
TTT | |
Retejo | http://edgarcayce.org |
Vivo
redaktiEdgar Cayce en la aĝo de 20 jaroj subite perdis voĉon. Kuracistoj senefike provis helpi. Lia amiko, komencanta kuracisto Al Layne hipnotigis Cayce por ke li trovu recepton por siaj turmentoj danke al kio reakiris la parolon. Post persvadoj de Weseleye H. Ketchumov Cayce komencis regule hipnotiĝi, por povi rekomendadon de helpo al pacientoj. De la metodo oni komencis nomi lin dormanta profeto. La pacientoj estis por li anonimaj, oni transdonis al li nur la nomon kaj aktualan lokon de ilia restado. Malgraŭ tio, ke Cayce ne estis edukita homo, li baldaŭ komencis eldoni t.n. readings, en kiuj estis priskribataj per faka lingvo diversaj malsanoj kaj manieroj de ilia kuracado. Oni kolektis ĉ. 30 mil da ili.
Kariero de klarvidanto
redaktiEdgar Cayce de siaj adeptoj estis agnoskita ankaŭ klarvidanto. Li estis klarvidonta tiajn eventojn kiel ablacio de glaĉeroj, klimataj ŝanĝoj, tertremoj, kliniĝo de la tera akso kaj traŝovo de magnetaj polusoj, samkiel de politikaj eventoj - koncerne ekz. Rusion en la jaroj 1958–1998 aŭ detruo de Nov-Jorko. Kontraste al vizioj pri la pasinteco plimulto de liaj antaŭdiroj estis malklara kaj ĉifrita.
Pro tio, ke Cayce kredis reenkarniĝon, liaj pluraj detalaj rakontoj koncernis antaŭajn civilizojn, kiel Og, Lemurio, Atlantido aŭ Antikva Egiptio. Li opiniis, ke Atlantido estis alte disvolviĝinta kaj progresinta teknike civilizo, kaj li mem en sia antaŭa enkorpigo estis atlantida sacerdoto. Li asertis, ke la piramidoj de Gizo estiĝis 10 500 jarojn antaŭ Kristo. Ankaŭ estis konvinkita, ke sub la Granda sfinkso en Gizo troviĝas „Ĉambro de Enskribaĵoj”, kie estis kaŝita sekreta scio de atlantidanoj. En tiel nomataj life readings menciis interalie la unuajn migradojn de homoj al regionoj de Pireneoj (laŭ kelkiuj interpretoj oni supozas, ke li pensis pri la hodiaŭaj eŭskoj, loĝantaj inter Francio kaj Hispanio kaj signife kulture diferenciĝantaj de siaj najbaroj), kaj ankaŭ Inkaan imperion kaj popolojn kreantaj la egiptan civilizon.
Liaj adeptoj opinias, ke multe da vizioj, pri kiuj Cayce diris dum siaj hipnotaj sesioj, estis agnoskitaj de la nuntempaj sciencistoj, kiel ekzemple tio, ke Nilo estis fluanta okcidenten kaj enflui al Atlantiko.
Kontribuo
redaktiEn 1931 Edgar fondis en Virginia Beach en Usono fondaĵon Edgar Cayce's Association for Research and Enlightenment, kiu nuntempe prizorgas lian heredaĵon kaj aplikas kuracmetodojn laŭ indikoj de Cayce.
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Kurt Allgeier, Życie przed życiem. Wspomnienia z hipnozy. Ponowne narodziny? (Vivo antaŭ vivo. Rememoroj pri hipnoto. Denova naskiĝo?), Wydawnictwo Astrum, Vroclavo 1994 ISBN 83-85242-13-9