Edmé Lagrange
Edmé-Jean Baptiste Bouillon-Lagrange (1764-1844) estis franca kemiisto kaj apotekisto, profesoro pri kemio kaj pli malfrue direktoro dum dekdu jaroj de la Lernejo pri Apoteko de Parizo, milita apotekisto de la Imperio kaj privata kuracisto de Jozefina de Beauharnais (1763-1814), edzino de Napoleono Bonaparte (1769-1821). Liaj studoj en la kemi-areo envolvis esplorojn pri trufoj, salikoj, sukceno, ajlo, amelo, salakvo, lakto, ktp. Aŭtoro de sciencaj verkoj, li la unua disvastigis la kemiajn eseojn pri la kuraciloj.
Edmeo Bujono-Lagranĵo (1764-1844) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Lernejo pri Apoteko de Parizo
| |||||
Persona informo | |||||
Edme-Jean Baptiste Bouillon-Lagrange | |||||
Naskiĝo | 12-a de julio 1764 en Parizo, Francio | ||||
Morto | 23-a de aŭgusto 1844 en Parizo, Francio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lernejo pri Apoteko de Parizo Politeknika Lernejo de Francio Universitato de Strasburgo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto apotekisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiKiam li estis dekdujara, li eniris en la Kolegio Mazarina[1], kie li studis Homscienco. Poste li studis medicinon kun Pierre-Joseph Desault (1738-1795), farmacion kun Jacques-François Demachy (1728-1803) kaj Guillaume-François Rouelle (1703-1770) kaj en 1788 li estis nomumita kemiprofesoro en la Lernejo pri Apoteko de Parizo. Post sia brila diplomiĝo li aĉetis la farmacion de sia bofrato Jean Baptiste Félix Sureau, lokita en la strato Sankta Marteno.
En 1789, Antoine-François de Fourcroy (1755-1809) konfidas al li parton de siaj kursoj en la Reĝa Ateneo de Parizo[2] kaj tiam asociiĝas al lia laboro. En 1793, kiel majoro-apotekisto, li organizis milithospitalon kaj partoprenis en la Napoleonajn Kampanjojn kiel eseisto por la agentejo pri pulvoro kaj salpetro. Kiel estro de la kemilaboroj kaj klariganto pri kemio en la Politeknika Lernejo, profesoro pri fiziko kaj kemio en la Centra Lernejo de Panteono[3], li fariĝis unu el la administrantoj de la institucio.
En 1799 li fariĝis profesoro de la Liceo Napoleono[4], apotekisto de Napoleono, kaj kuracisto de la imperiestrino Jozefina (1806). Dum la restarigo de la franca imperio li fariĝis membro de la Societo pri Farmacioj de Parizo, kiu pli malfrue fariĝis Nacia Akademio de Farmacio (1979), kaj li estos la ĝenerala sekretario dum ĝia kreado inter 1803 kaj 1807, vico-prezidanto en 1808 kaj trifoje prezidanto en 1809, 1813 kaj 1819, fariĝinte poste direktoro. En 1836, li estas nomumita membro de la Konsilio pri Sano.
Selektita verkaro
redakti- Cours d'etude pharmaceutique, Volume 4, 1793
- Vollständige Apothekerwissenschaft: Aus dem Französischen ..., 1796
- Handbuch eines Cursus der Chemie, oder zusammengeordnete Versuche ..., Volume 2, 1803, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Daniel Jäger
- Manuel du pharmacien, 1803
- L'art de fabriquer la poterie façon anglaise, 1807
- L'art de composer facilement et à peu de frais les liqueurs de table, les ..., 1807
- Cours théorique et pratique sur l'art de la teinture en laine, soie, fil ..., 1809, M. Homassel, Edme Jean Baptiste Bouillon Lagrange
- Dictionnaire de chimie, Volume 3, 1811, Martin Heinrich Klaproth, Friedrich Wolff, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Heinrich August Vogel
- Essai sur les eaux minérales naturelles et artificielles, 1811
- Manuel d'un cours de chimie, ou principes élémentaires théoriques ..., Volume 1, 1812
- Mémoire sur l'eau des mers qui baignent les côtes de l'empire français ..., 1813, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Heinrich August Vogel
- Police iudiciaire pharmaco-chimique, 1816 Wilhelm H. Remer, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Heinrich August Vogel
- Considérations sur les médicamens préparés en fabrique, 1820
- Observations sur l'acide extrait du benjoin, et sur celui retiré des urines ..., 1821
- Expériences sur le sucre, Annales de chimie, 1809
Literaturo
redakti- Société d'Histoire de la Pharmacie
- The Universal Dictionary of Biography and Mythology: A-clu[rompita ligilo], Joseph Thomas
- Polysaccharides: Natural Fibers in Food and Nutrition, Noureddine Benkeblia
- Journal de pharmacie et de chimie, Volumes 5-6
- Revista CENIC
- CERL Thesaurus
- Geneanet.org
- Gallica
- Biographie Des Hommes Du Jour: (Mit vielen Porträts), Germain Sarrut, Edme Thédore Bourg
- Dictionnaire de chimie, Volume 3, Martin Heinrich Klaproth, Friedrich Wolff, Edme Jean Baptiste Bouillon-Lagrange, Heinrich August Vogel
- L'Univers: histoire et description de tous les peuples ...
- Berthollet and the oxygen theory of acidity, Homer Eugene LeGrand, University of Wisconsin--Madison, 1970 - 652 paĝoj
- De l’apothicaire au pharmacien des armées.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Le Collège Mazarin[rompita ligilo]
- ↑ Athénée Royal de Paris... [rompita ligilo]
- ↑ Distribution générale des prix, faite aŭ élèves du prytanée français ...
- ↑ Introduction à la géologie, ou à l'histoire naturelle de la terre. Traduit ..., Scipione Breislak, Jacques Jean Baptiste Bernard