D-ro Emil HOLUB (virkolombo) naskiĝis la 7-an de oktobro 1847 en Holice, Ĉeĥio – mortis la 21-an de februaro 1902 en Vieno) estis ĉeĥa kuracisto, esploristo, kartografo kaj etnografo en Afriko.

Emil Holub
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1847 (1847-10-07)
en Holice
Morto 21-an de februaro 1902 (1902-02-21) (54-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj ĉeĥagermananederlanda
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Karolo
Subskribo Emil Holub
Familio
Edz(in)o Rosa Holub
Parencoj Josef Špíral
Okupo
Okupo esploristo • kuracistokartografoetnografoverkistozoologo • mondovojaĝisto • zoologia kolektisto • botanika kolektisto
vdr

En 1872 li finis studadon de medicino en Karola Universitato. Inspirita de la vojaĝistaj tagkajeroj pri Afriko de David Livingstone, li forvojaĝis – post studado - al Kaburbo kaj restis proksime de Kimberlejo, kie li praktikis la medicinon. Post ok monatoj li alviciĝis al lokaj ĉasistoj por du-monata vojaĝo – „scienca safario“, dum kiu li fondis grandan naturan kolekton.

En la jaro 1873 li entreprenis duan „sciencan safarion“ celantan kolekti etnografiajn materialojn. En tria ekspedicio (1875) li vojaĝis al la rivero Zambezo kaj ellaboris la unuan detalan mapon de la zono ĉirkaŭ la Viktoria akvofalo. Plie li verkis kaj eldonis la unuan priskribon de Viktoria akvofalo, eldonitan anglalingve en Grahamstown en la jaro 1879.

Post multaj jaroj li reveturis al Prago, sed li denove planis grandan ekspedicion tra Afriko. En 1883 Holub kun sia nova edzino kaj ses gvidantoj ekiris eksplori tion, kion neniam antaŭe: la tutan Afrikon de Kaburbo al Egiptujo. Sed ĉar la ekspedicio havis problemojn kun malsanoj kaj neobeemaj indiĝenoj, la teamo de Holub devis reveturi (en 1886).

Li inaŭguris du tre sukcesajn ekspoziciojn en Vieno (1891) kaj en Prago (1892). Malgraŭ tio li ne povis trovi konstruaĵon, kie li povus stoki sian grandan kolekton de artefaktoj, kaj tial - frustrita - li komencis vendi kelkajn partojn aŭ donaci ilin al muzeoj, sciencaj organizaĵoj kaj lernejoj.

En postaj jaroj Holub publikigis multe da dokumentoj, kontribuis al ĵurnaloj kaj periodaĵoj kaj donis centojn da lecionoj. Li mortis frutempe en Vieno la 21-an de februaro 1902, post la komplikaĵo kun malario kaj ceteraj malsanoj de Afriko. Li estis entombiginta en Vieno mem.

Eksteraj ligiloj redakti