Emil Vata
Emil VATA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vata Emil estis hungara dekoraciisto, pentristo.
Emil Vata | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vata Emil |
Naskiĝo | la 8-an de aŭgusto 1932 en ![]() |
Morto | 10-an de majo 2020 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | pentristo • scenografo |
Emil Vata [1] Arkivigite je 2012-08-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1932 en Hódmezővásárhely, li mortis la 10-an de majo 2020.
Biografio redakti
Emil Vata frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1955. Liaj ĉefinstruistoj estis Gusztáv Oláh kaj Mátyás Varga. Li kreis dekoraciojn, kulisojn inter 1955 kaj 1993 en Nacia Teatro (Pécs) escepte la periodon inter 1978–1984, tiam li faris la samon en Teatro Kisfaludy. Ekde 1955 li kreis pli ol 200 teatrajn dekoraciojn. Li ankaŭ pentradis portretojn aŭ pejzaĝojn pri Pécs. En 1994 li ricevis la titolon "eterna membro de Teatro de Pécs". Li ricevis 4 hungarajn kaj argentinan premiojn inter 1967-1987. Li havis edzinon ekde 1966, kiu naskis 4 gefilojn.
Elektitaj teatraj dekoracioj redakti
- Schiller: Maria Stuart (1958, 1961, 1964)
- William Shakespeare:
- Makbeto (1960, 1972)
- Rikardo la 3-a (1964)
- Somermeznokta sonĝo (1984)
- Ferenc Erkel: Bánk bán (opera versio; 1960, 1984, 1998)
- Giacomo Puccini: La Bohème (1961, 1972, 1993)
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto (1982)
- Il Trovatore (1985, 1989)
- Aida (1999)
Liaj solaj ekspozicioj redakti
- 1963, 1971, 1988, 1993, 2000: Pécs
- 1977: Budapeŝto
Liaj grupaj ekspozicioj redakti
- 1971: Parizo
- 1980: Miskolc
- 1987 Rio-de-Ĵanejro
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio