Endre ILLÉS [ilEŝ], hungare Illés Endre estis hungara verkisto, tradukisto, kritikisto kaj eldonisto.

Endre Illés
Persona informo
Naskonomo Novotny Andor Dezső
Naskiĝo 4-an de junio 1902 (1902-06-04)
en Spišský Štvrtok
Morto 25-an de julio 1986 (1986-07-25) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkistotradukistoartokritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Endre Illés naskiĝis la 4-an de junio 1902 en Hungara reĝlando, en la tiama Csütörtökhely [ĉutortokhej], nun Spišský Štvrtok en Slovakio. Li mortis la 25-an de julio 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Li frekventis universitaton por kuracistoj en Budapeŝto, kie oni malkovris lian verkistan talenton. Liaj skribaĵoj aperis en Nyugat. Li havis postenojn precipe en redaktejoj. Inter 1950-1957 li devis silenti. Poste li estris eldonadojn de gravaj hungaraj verkoj. En 1963 li ricevis premion Kossuth, post 1986 oni fondis premion Illés Endre.

Verkoj (selekto) redakti

  • Törtetők (Strebantoj), dramo, 1941
  • Zsuzsa (Suzana), noveloj, 1942
  • Hazugok (Mensoguloj), dramo, 1949
  • Krétarajzok (Kreto-desegnaĵoj), eseoj, 1957
  • Homokóra (Sabla horloĝo), dramo, 1962
  • Az idegen, (La fremdulo), dramoj 1965
  • Száz történet (Cent historioj), etromanoj, 1966
  • Színház (Teatro), dramoj, 1967
  • Festett egek (Pentritaj ĉieloj), dramo, 1969
  • Névtelen levelek (Sennomaj leteroj), dramo, 1974
  • Mestereim, barátaim, szerelmeim (Miaj majstroj, miaj amikoj, miaj amatinoj), eseoj, 1979
  • Ezüstpénz (Arĝentaj monoj), noveloj, 1986
  • tradukaĵoj de Roger Martin du Gard, Stendhal, Guy de Maupassant

En Esperanto aperis redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio